824 Anastasia

asteroido
(Alidirektita el 824 Anastasio)

824 Anastasia estas mezgranda, ne tre hela asteroido de la ĉefa asteroida zono.

824 Anastasia
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 824 Anastasia
Aliaj nomoj 1916 ZH; 1948 BB;
1950 RR1; A913 TB
Malkovro
Malkovrinto Grigorij Neujmin
Dato de malkovro 25-a de marto 1916
Loko de malkovro Simeizo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
418,126 Gm (2,795 AU)
362,476 Gm (2,423 AU)
473,776 Gm (3,167 AU)
Discentreco 0,133
Meza anomaliangulo 323,168°
Klinangulo 8,115°
Periodo 1 706,089 tagoj (4,671 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,82 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
141,755°
Argum. de periapsido 140,120°
Fizikaj ecoj
Diametro 34,14 km
Rotacia periodo ~ 0,83 tago (~ 20 horoj) ?
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,1039
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 10,41
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 25-an de marto 1916 de la rusa astronomo Grigorij Neujmin elde la Simeiza observatorio, en Krimeo.

Ĝi estis sendepende remalkovrita la 1-an de aprilo 1916 de la germana astronomo Max Wolf, kiu anoncis tion pli frue.

Nomo redakti

Ĝi ricevis la virinan nomon de Anastasia, tiu de unu amikino de la malkovrinto.

Ecoj redakti

La 6-an de aprilo 2010, 824 Anastasia kaŝis la stelon ζ Ophiuchi (Zeton Serpentistan). La kaŝado estis videbla en Usono.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
823 Sisigambis824 Anastasia825 Tanina