8474 Rettig

asteroido

8474 Rettig estas tre malgranda, treege hela kaj nerapide rotacianta duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 15-an de aprilo 1985 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell, sud-oriente de Flagstaff (Arizono, Usono).

8474 Rettig
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 8474 Rettig
Aliaj nomoj 1985 GA1; 1992 NQ
Nomita laŭ Terrence Rettig vd
Malkovro
Malkovrinto Edward L. G. Bowell
Dato de malkovro 15-a de aprilo 1985
Loko de malkovro Flagstaff (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
332,750 Gm (2,224 AU)
275,549 Gm (1,842 AU)
389,951 Gm (2,607 AU)
Discentreco 0,172
Meza anomaliangulo 110,290°
Klinangulo 5,906°
Periodo 1211,679 tagoj (3,317 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,97 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
132,698°
Argum. de periapsido 141,745° vd
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 4,19 ± 0,94 km
Ĉefa korpo : 3,18 ± 0,95 km
Rotacia periodo 1,2725 tago (30,54 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,354 ± 0,121
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,9
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de la usona planeda astronomo Terrence W. Rettig,[1] instruisto ĉe la Universitato de Notre Dame, kiu studis la kometojn kaj la evoluon de la regionoj de formiĝo de planedoj ĉirkaŭ la junaj steloj. Li estis ankaŭ Direktoro pri Fiziko de la specialaj programoj de la National Science Foundation.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 19-an de majo 2015 de V. G. Chiorny, V. Benishek, P. Pravec, P. Kušnirák, Yu. N. Krugly, J. Oey, R. Groom, V. Reddy, D. Pray, W. Cooney Jr., J. Gross, D. Terrell, V. Azyazian, V. Zhuzhanidze, R. Montaigut, A. Leroy kaj I. Molotov per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 26-an de julio 2015.

Tiu satelito havas estimatan diametron de almenaŭ 2,73 km, orbitan duonan grandakson estimata je 9,6 km kaj orbitan periodon de 1,2725 tago (30,54 horoj). Ankaŭ ĝia rotacia periodo estas 30,54 horoj, kiel la ĉefa korpo : ambaŭ korpoj estas en ligita rotacio.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (8001 - 9000)Poste:
(8473) 1984 SS58474 Rettig8475 Vsevoivanov