878 Mildred

asteroido
(Alidirektita el 878 Mildredo)

878 Mildred estas tre malgranda asteroido de la ĉefa asteroida zono, unua malkovrita ano de la Mildreda familio[1], rigardita kiel subfamilio de la Nisa familio. La Mildreda familio ŝajnas esti formiĝinta pro freŝdata kolizio el pli granda asteroido.

878 Mildred
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 878 Mildred
Aliaj nomoj 1916 f; 1985 VG6;
1991 GZ8
Nomita laŭ Mildred Shapley Matthews vd
Malkovro
Malkovrintoj Nicholson kaj Shapley
Dato de malkovro 6-a de septembro 1916
Loko de malkovro Observatorio de Monto Wilson
(San Jose, Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
353,206 Gm (2,361 AU)
273,442 Gm (1,828 AU)
432,971 Gm (2,894 AU)
Discentreco 0,226
Meza anomaliangulo 104,083°
Klinangulo 2,060°
Periodo 1324,529 tagoj (3,626 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,38 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
172,872°
Argum. de periapsido 189,871°
Fizikaj ecoj
Diametro 4 ± 0,8 km
Rotacia periodo 0,1108 tago (2,66 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo ~ 0,17 ?
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 15,0
vdr

Malkovro redakti

878 Mildred estis malkovrita la 6-an de septembro 1916 de la usonaj astronomoj Seth Barnes Nicholson kaj Harlow Shapley[2] per la teleskopo de 1,5 m de diametro de la observatorio de Monto Wilson, sed du tiamaj observoj ne permesis kalkuli ĝian orbiton kaj ĝi perdiĝis.

Oni reobservis ĝin en 1985 kaj 1991, en septembro-oktobro de tiu jaro ĝia orbitaj donitaĵoj estis determinataj[3].

Nomo redakti

Ĝia ricevis la inan antaŭnomon "Mildred", tiu de la filino de Harlow Shapley, unu el la malkovrintoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
877 Walküre878 Mildredo879 Ricarda