883 Matterania

asteroido
(Alidirektita el 883 Materanio)

883 Matterania estas asteroido de la ĉefa asteroida zono, ano de la Flora familio.

883 Matterania
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 883 Matterania
Aliaj nomoj 1917 CP; 1927 QK
Malkovro
Malkovrinto Max Wolf
Dato de malkovro 14-a de septembro 1917
Loko de malkovro Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
334,800 Gm (2,238 AU)
268,079 Gm (1,792 AU)
401,521 Gm (2,684 AU)
Discentreco 0,199
Meza anomaliangulo 114,211°
Klinangulo 4,716°
Periodo 1223,011 tagoj (3,348 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,91 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
285,713°
Argum. de periapsido 42,215°
Fizikaj ecoj
Diametro ?
Rotacia periodo 0,235 tago (5,64 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo ?
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 12,59
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 14-an de septembro 1917, sendepende, de la germanaj astronomoj Max Wolf elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl kaj Richard Schorr elde la Observatorio de Hamburgo.

Ambaŭ, Wolf kaj Schorr, kredis, ke la observata objekto estus la kometo 2P/Encke, sed Wolf estis la unua, kiu ekkomprenis, ke temas pri asteroido.

Nomo redakti

Ĝia nomo honoras August Matter, fabrikanto de la fotaj platoj uzataj de la observatorio de Hejdelbergo.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
882 Swetlana883 Matterania884 Priamo