93 Minerva

asteroido
(Alidirektita el 93 Minervo)

93 Minerva estas granda kaj malhela triopa asteroido de la asteroida zono.

93 Minerva
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 93 Minerva
Aliaj nomoj A902 DA; 1949 QN2
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Minerva vd
Malkovro
Malkovrinto James Craig Watson
Dato de malkovro 24-a de aŭgusto 1867
Loko de malkovro Ann Arbor (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
412,026 Gm (2,754 AU)
353,703 Gm (2,364 AU)
470,348 Gm (3,144 AU)
Discentreco 0,142
Meza anomaliangulo 226,139°
Klinangulo 8,557°
Periodo 1669,541 tagoj (4,57 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,86 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
4,148°
Argum. de periapsido 275,747°
Naturaj satelitoj 2
Fizikaj ecoj
Diametro 141,0 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
2,9 × 1018 kg
~ 2 000 kg/m3 ?
0,0394 m/s²
74,5 m/s
Rotacia periodo 0,2492 tago (5,982 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 168 K
Geometria albedo 0,088
Observaj ecoj
Spektroklaso C
Absoluta magnitudo 7,7
vdr

Malkovro redakti

Malkovris ĝin, la 24-an de aŭgusto 1867 la usona astronomo James Craig Watson el la observejo de Ann Arbor (Usono).

Nomo redakti

Ĝia nomo estas tiu de la romia diino Minerva, filino de Jupitero kaj romia ekvivalentino de la helena diino Atena.

Satelitoj redakti

La 16-an de aŭgusto 2009, la sistemo de adaptiva optiko de la observatorio W.M. Keck montris ke 93 Minerva havas du naturajn satelitojn de 3 kaj 4 km de diametro, orbitantaj respektive je 630 km kaj 380 km de la centra korpo.

Tiuj asteroidaj satelitoj estis respektive nomitaj S/(93) 1 Aegis kaj S/(93) 2 Gorgoneion. En la helena mitologio, la Aegis (aŭ Egido) estis la simbolo de la dia povo de Atena: haŭto de kaprinomagia ŝildo laŭ la mitoj; kaj la Gorgoneion estas la kapo de gorgono (aŭ figuro de ĝi) fiksita sur la egido.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1–1000)Poste:
92 Undino93 Minerva94 Aurora