Aída estas televidserio, sitkomo, produktita de Globomedia por la hispana televidĉeno Telecinco, kiu ekelsendis ĝin la 16-an de januaro 2005.

Komence ĉefludata de Carmen Machi en la rolo de Aída García, ĝi estiĝis kiel spin-off de la televidserio Siete Vidas, en kiu Aída estis domlaboristino de Soledad Huete (Amparo Baró) kaj poste eklaboris ankaŭ en "Kasi ké no", la trinkejo de Gonzalo. La televidserio komenciĝas kiam la patro de Aída mortas lasante la familian domon, al kiu Aída decidas reveni kun siaj du gefiloj; kreante komikan etoson inter porokazaj renkontoj kun malnovaj amikoj kaj najbaroj. Tamen, dum la sesa sezono de la serio, Carmen Machi forlasis ĝin kaj anstataŭe eniris Miren Ibarguren, kun la rolo de Soraya, la pli aĝa filino de Aída.

Ekde la debuto, Aída situis inter la programoj plej spektataj de la televidkanalo, estante la plej spektata televidserio en Hispanio ekde la jaro 2007.

Roluloj redakti

  • Carmen Machi estas Aída García patrino de Jonathan, Lorena kaj Soraya filino de Eugenia.
  • Paco León estas Luis Mariano "Luisma" García. Frato de Aída. Stulta pro la drogoj.
  • Pepe Viyuela estas José María "Chema" Martínez. Vendisto de Esperanza Sur. Patro de Fidel. Maldekstrulo, honestulo kaj naivulo.
  • Melanie Olivares estas Paz Bermejo. Eksa najbarino de Aída. Eksputino.
  • Mariano Peña estas Mauricio Colmenero. Estro de Trinkejo Reinols. Frankisto kaj monavida.
  • Ana María Polvorosa estas Lorena García. Filino de Aída. Diboĉema.
  • David Castillo estas Jonathan García. Filo de Aída. Ŝtelisto kaj deliktulo.
  • Eduardo Casanova estas Fidel Martínez. Filo de Chema. Klera samseksemulo kiu elŝrankiĝis en la serio.
  • Marisol Ayuso estas Eugenia García. Patrino de Aída kaj Luisma. Supozeble estis fama artistino, en la serio maljunas kaj senĉese emas manĝi.
  • Miren Ibarguren estas Soraya García. Filino de Aída kaj patrino de "Aidita". Koramikino de Chema.
  • Pepa Rus estas Inmaculada "Maku" Colmenero. Malbela kamparanino, nevino de Mauricio.
  • Canco Rodríguez estas Víctor Francisco "Barajas" Antolín Marín. Amiko de Luisma, eksdrogulo.
  • Secun de la Rosa estas Antonio "Toni" Colmenero. Samseksema frato de Mauricio.
  • Óscar Reyes estas Oswaldo Wenceslao "Machu Pichu". Sudamerika kelnero de Trinkejo Reinols.
  • Adrián Gordillo estas José Daniel "El Mecos". Amiko de Jonathan.
  • Rafael Ramos estas Germán Roncero. Klera amiko de Fidel.
  • Rodrigo Utrilla estas Héctor. Amiko de Fidel.
  • Sanseverina Lazar estas Aída "Aidita" Padilla García. Filino de Soraya.
  • María León estas Josefa "Jóse". Kunaborantino de Luisma. Nur sporade aperis.
  • Eloy Azorín estas Eduardo. Edzo de Paz. Riĉa piloto.
  • Bernabé Fernández estis Marcial. Taŭristo ekskoramiko de Fidel, nur en la 7a sezono.

Eksteraj ligiloj redakti