Añover de Tajo estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Añover de Tajo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Sagra
Poŝtkodo 45250
Retpaĝaro municipo
Politiko
Urbestro Alberto Rodríguez Parra
Demografio
Loĝantaro 5 392  (2010)
Loĝdenso 134,8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 59′ N, 3° 46′ U (mapo)39.987777777778-3.7622222222222Koordinatoj: 39° 59′ N, 3° 46′ U (mapo) [+]
Alto 540 m [+]
Areo 40 km² (4 000 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Añover de Tajo (Hispanio)
Añover de Tajo (Hispanio)
DEC
Añover de Tajo
Añover de Tajo
Situo de Añover de Tajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Añover de Tajo [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Añover de Tajo en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Añover" povus deveni el araba kiu signifus "la donacoj", sed ankaŭ povus signifi "cirkla" aŭ "tio ronda".

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Añoveranos. La censita populacio en 2010 estis de 5.392 loĝantoj kaj la denseco estas de 134,8 loĝ/km². Dum la 20a jarcento tiu urbeto duobligis sian populacion danke al proksimeco al ĉefurboj (el 2,630 al pli da 5,000 loĝantoj).

Situo redakti

Añover de Tajo estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 540 m; je 31 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 40 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°59′16″ N 3°45′44″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta sur alta monteto, ĉe la dekstra falnko de la rivero Taĵo (kio aperas en la nomo), en la komarko de La Sagra. Limas kun la municipaj teritorioj de Aranjuez en la provinco de Madrido kaj Alameda de la Sagra, Borox kaj Villaseca de la Sagra en la provinco de Toledo.

Ĝi posedas bonkvalitan valon tra kiu fluas la Real Acequia (reĝa kanalo) de la rivero Jarama kaj la rivero Taĵo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio redakti

Ĝi estis fondita en 1222 de Ferdinando la 3-a, kaj tiam ricevis la loĝantaro privilegion sed pagante impostojn al Krono kaj al la Katolika Eklezio. Tiuj impostorajtoj estis trapasataj en 1243 al Rodrigo Jiménez de Rada kaj al la arkidiocezo de Toledo. Tio pluis ĝis septembro de 1466, kiam la posedanto de tiaj rajtoj, Alfonso Carrillo, vendis ilin al Luis Carrillo. La municipo estis ligita al Toledo ĝis akiri la titolon de vilaĝo la 4an de decembro de 1652 pro dokumento proklamita de Filipo la 4-a.

Meze de la 19a jarcento ĝia industrio konsistis el unu fabriko de ceramiko, tri el gipso, unu de salo kaj unu tegolfarejo.

Monumentoj kaj interesaĵoj redakti

  • Preĝejo de Sankta Ana. Konstruita en 1730, kvankam la turo datas el la 16a jarcento. La templo havas tri ampleksajn navojn, la ĉefan kapelon dekoras granda retablo dn 1777. La turo stariĝis el 1553 al 1557, kaj oni konstruis turpinton en 1788.
  • Ermitejo de la Virgulino de la Soleco. Sur monteto ĉe la Valo de la Taĵo kaj ĉe pinaroj unikaj en la komarko Sagra.
  • Ermitejo de la Virgulino de la Vega (Valo). Ankaŭ sur elstaraĵo inter pinoj kaj cipresoj.
  • Ermitejo de Sankta Bartolomeo. Konstruita en 1676 danke al popolaj pagoj, kun unusola navo kaj ĉefa kapelo konstruita en 1795 de Pablo Caprani, en kies centro staras retablo.
  • Plaza de España )Placo de Hispanio). Kunvenejo por festoj kaj diversaj aferoj. Nun estas Urbodomo, Preĝejo de Sankta Ana, Civitana Centro Manuel Escribano, bankoj, trinkejoj kaj vendejoj. De tie komencas aŭ okazas Karnavaloj, bicikloparadoj, piroteknikaĵoj, luma arbo en Kristnasko ktp.
  • Taŭrludejo Villa de Añover de Tajo.

Kulturo redakti

Estas muzika bando, ĥoro, kultura asocio kiu preparas muzikalojn, legoklubo ktp.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti