Aĥila tendeno estas dika tendeno ĉe kalkano. Ĝi ligas la surajn muskolojn al la kalkaneo. La nomo de ĉi tendeno rememorigas pri Aĥilo.

Malantaŭa vido de la piedo kaj kruro, montrante la Aĥilan tendenon (tendo calcaneus). La gastroknemia muskolo estas tranĉita por eksponi la soleus.

Metafora esprimo redakti

Sed la esprimo aĥila tendeno, krom la anatomia, ekscitas ankaŭ alian nocion ĉar estas uzata ankaŭ metafore. Fakte por indiki la malfortan kaj, do, vundeblan aŭ mortodonan punkton, kvankam eble kaŝitan, de iu persono aŭ rezonado aŭ afero, oni diras: jen la aĥila tendeno!

La metafora esprimo trovis sian devenon en la literaturan kaj komunan okcidentan lingvaĵon el greka mitologio: Aĥilo, laŭ Homero, estis la plej forta kaj bela batalanto de la helena armeo dum la Troja milito, kaj nevundebla ĉar lia patrino, diino Tetisa, lin trempis en la miraklofaran Stikson por lin igi tiel, sed ĝuste la patrino singarde tenis lin je la kalkano kiu do ne trempiĝis kaj, do, restis vundebla. Aĥilo, fakte, laŭ Homero, restis morte pafita de sago lanĉita de Pariso sur lian kalkanon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti