Monda heredaĵo de UNESKO

Aŝuro - akade Aššur, foje literumita sen supersignoj Assur, nuntempe Kalat Ŝerkât (Qal'at Šerqat) - estas historia urbo en la nordo de la nuntempa ŝtato Irako. Aŝuro situas ĉe la dekstra bordo de la rivero Tigriso, en la antikva regionego Mezopotamio. La urbo estis la ĉefurbo de la antikva regno Asirio. La anoj de la regno adoradis la tutan babilonan panteonon de dioj, sed en ĝia kapo starigis sian propran dion - "Aŝuron". La ĉefurbo de la lando ricevis sian nomon pro la dia nomo - Aŝuro.

Aŝuro
setlejoarkeologia loko • antikva urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 35° 27′ N, 43° 16′ O (mapo)35.45666666666743.2625Koordinatoj: 35° 27′ N, 43° 16′ O (mapo) [+]
Areo 0,7 km² (70 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Aŝuro (Irako)
Aŝuro (Irako)
DEC
Aŝuro
Aŝuro
Situo de Aŝuro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Assur (city) [+]
vdr

La abundaj arkeologiaj trovoj en Aŝuro permesas la dedukton, ke la urbo fondiĝis inter la jaroj 2700 kaj 2600 antaŭ nia erao, dum la epoko de la antikva regno Sumero. Ankaŭ dum la epoko de la Parta imperio, post la deklino de Asirio, la urbo ankoraŭ floris. La antikva ruinaro de ŝuro ekde la jaro 2003 estas listigata monda kultura heredaĵo de Unesko.

mapo de la unua dinasto de Babilono
(tiam la persa golfo multe pli vastis ol nun)