Aŭda fonetiko estas subfako de fonetiko koncernata kun la aŭda perceptado de la parolo kaj de ties eroj, inter kiuj oni povas distingi la segmentecajn (parolsonoj) disde la supersegmentaj trajtoj de la prozodio (frazmelodio, akcento, daŭro).

La termino percepta fonetiko estas pli vastsenca kaj pli ĝenerala. Ĝi inkluzivas perceptadon de la parolo per aliaj sensoj ol la aŭda (liplegadon kaj palpan perceptadon). Rimarkindas, ke ankaŭ la aŭda perceptado okazas ne nur pere de la oreloj, sed, kiam la vizaĝo de la parolanto estas videbla, krome ankaŭ pere de la okuloj (audvida parolperceptado).

La apuda diagramo montras la regionon de la sonoj, kiujn homo povas aŭdi.

Lingvaj sonoj havas frekvencojn inter 300 kaj 4.000 Hz.

Vidu ankaŭ: