Aŭdekzercado estas fako de la muzika edukado. Ĝi priskribas la procedon, per kiu oni ekzercas la aŭdon por tio, destini intervalojn, tonaltojn kaj ritmojn. Aŭdekzercado estas necesa antaŭkondiĉo por koncertmuzikistoj, muzikinstruistoj, orkestrodirektistoj kaj muziksciencistoj.

Muzikaltlernejo ekzemple en Germanujo antaŭkondiĉas sufiĉe sukcesan renotadon de plurvoĉaj melodidiktaĵoj por la sukceso je enirekzameno. Je tio la ekzamentata devas noti kiel eble plej senrerare plurvoĉan tonmetaĵon post antaŭludado sur la piano.

Instrua koncepto redakti

Unue oni ekzercas la aŭdon en tio, difini intervalojn sonantajn unu post la alia kaj ankaŭ samtempe. Diktadoj de ritmoj kaj la aŭdado de tonsinsekvoj enbuŝiĝas en melodiodiktadon. En progresinta stato lernanto povas noti plurvoĉajn komponaĵojn.

Krome aŭdekzercado enhavas ankaŭ la kaptadon de diversaj akordspecoj. En progresinta stato lernanto povas ankaŭ destini komplikajn plursonojn kaj tonfaskojn.

Aŭdekzercado ne celas perfektan aŭdadon de komplikaj akordoj aŭ intervaloj je granda rapideco, sed la kapablon rekoni interligitecojn en la muziko (tonala aŭ maltonala), kio estas bezonata en muzika praktiko ekzemple je la direktado de orkestro aŭ ĥoro.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Ulrich Kaiser: Gehörbildung. Satzlehre, Improvisation, Höranalyse.
  • Clemens Kühn: Gehörbildung im Selbststudium. dtv, München 1983, ISBN 3-423-30047-7
  • John Leigh: Orlando. Ein multimediales Gehörbildungsprogramm Fahnauer, Dresden 2009, ISBN 978-3-941436-00-8
  • Roland Mackamul: Lehrbuch der Gehörbildung.
    • Band 1: Elementare Gehörbildung. 9. Auflage. Bärenreiter, Kassel 2005, ISBN 3-7618-0095-9
    • Band 2: Hochschul-Gehörbildung. 5. Auflage. Bärenreiter, Kassel 2002, ISBN 3-7618-0096-7
  • Jörg Scheele: Hochschul-Gehörbildung. Hamburg: Diplomica Verlag 1993, ISBN 978-3-8324-0585-4
  • Herbert Nobis: Durch Singen zum Hören - ein Übungsbuch zur Hörerziehung, 2 Bände; Karl Heinz Möseler, Wolfenbüttel, Zürich, 1986