Aŭkŝtajtio (litove Aukštaitija, "altaj landoj", estas unu el la kvin etnografiaj regionoj de Litovio. La nomo rezultas el la fakto, ke kompare al aliaj partoj de la ŝtato la regiono situas relative alte super marnivelo kaj estas monteta, aparte en la pleja oriento.

Aŭkŝtajtio
Regiono
FlagoBlazono
Regionoj de Litovio [+]

LandoLitovio

ĈefurboPanevėžys
- koordinatoj55° 43′ 30″ N, 24° 21′ 50″ O (mapo)55.72524.363888888889Koordinatoj: 55° 43′ 30″ N, 24° 21′ 50″ O (mapo)


Aŭkŝtajtio (Litovio)
Aŭkŝtajtio (Litovio)
DEC
Aŭkŝtajtio
Aŭkŝtajtio

Map
Aŭkŝtajtio
Vikimedia Komunejo:  Aukštaitija [+]
vdr
la historiaj etnografiaj regionoj de Litovio

Geografio redakti

Aukštaitija estas en la nordorienta parto de Litovio kaj historie ankaŭ inkluzivas etajn partojn de Latvio kaj Belorusio.

Laŭ nombro da enloĝantoj la ses plej grandaj urboj de la regiono estas

  • Panevėžys - 119,749 enloĝantoj (konsideriĝas regiona ĉefurbo)
  • Jonava - 34,954
  • Utena - 33,860
  • Kėdainiai - 32,048
  • Visaginas - 29,554 (tiu urbo ekestis dum la epoko de Sovetunio kaj havas multajn nelitovajn enloĝantojn, tial ĝi konsidereblas parto de la regiono nur geografie, ne vere kulture)
  • Ukmergė - 28,759 kaj
  • Radviliškis - 20,339 enloĝantoj.

Pli malgranda setlejo estas Žagarė.

La regiono estas plena je lagoj, kiuj aparte multas en la oriento.

Historio redakti

La Princlando Litovio (litove Lietuvos Kunigaikštystė, ofte mallongigite LDK, en mezepoka literatura litova lingvo Kunigiste Letuvos, rutene князство Литовское, latine Ducatus Lituaniae, beloruse Княства Літоўскае, "Knjastva Litoŭskaje", ukraine Князівство Литовське, "Knjazivstvo Litovske", pole Księstwo Litewskie, ruse Княжество Литовское, "Knjaĵestvo Litovskoje") estis teritorio proksimume ekvivalenta al la kultura regiono Aŭkŝtajtio, en kiu regis la litova reĝo Mindaugas. La teritorio konsidereblas la "kerna parto" de la pli granda Grandprinclando Litovio, kiu poste ĝis la 18-a jarcento iĝis parte tre ampleksa ŝtato en orienta kaj centra Eŭropoj.

Lingvo redakti

La enloĝantoj plejparte parolas la aŭkŝtajtian dialekton de la litova lingvo. Laŭ nova klasigado de litovaj dialektoj ekzistas nur du ĉefaj dialektoj, la aŭkŝtajtia kaj la ĵemajtia dialekto: La dialektoj de la regionoj Suvalkio kaj Dzukio nun konsideriĝas subdialektoj de la aŭkstajtia, kaj tiu de la regiono Aŭkŝtajtio havas la etikedon "orienta aŭkstajtia". Kvankam historie la dialekto estas multe parolata kaj havas fortan pozicion en la enloĝantaro, kiel en multaj regionoj de la mondo ĝia uzo nun tendence malkreskas.

La regiono havas malgrandajn ruslingvan kaj beloaruslingvan minoritatojn en la oriento.

Simboloj redakti

 
 


Blazono kaj flago de Aŭkŝtajtio estas subtenataj fare de iuj enloĝantoj, sed ne estas en oficiala uzo.

Vidu ankaŭ la artikolon pri redakti