La aŭlimindenoj estas unu el la sep grandaj tuaregaj "konfederacioj". Ili vivas en Niĝero kaj en norda Niĝerio. La aŭlimindena lingvo estas nomata Tawllemmet.

Aŭlimindenoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

Historio redakti

La tradicia loĝregiono de la aŭlimindenoj estas en Niĝero. Sed severaj sekperiodoj en 1972 kaj 1982 devigis la nomadajn aŭlimindenojn migri suden al Niĝerio por serĉi paŝtareojn por siaj brutogregoj. Multaj aŭlimindenoj poste plumigris pli proksimen al loĝataj areoj. Tiuj tuaregoj setlis en la ĉirkaŭejoj de urboj en norda Niĝerio kaj multaj neniam reiris al sia hejmregiono[1].

Fontoj redakti

  1. The Tuareg of Nigeria. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2008-04-12.