Abul Muzaffar Muhy-ud-Din Muhammad Aurangzeb Alamgir (urdue: ابلمظفر- محىالدين - محمد اورنگزيب- عالمگیر, hinde: अबुल मुज़फ्फर मुहिउद्दीन मुहम्मद औरंगज़ेब आलमगीर ) (n. la 4-an de novembro 1618 en Dahod - m. la 3-an de marto 1707), pli ofte konata kiel Aŭrangzebo (hinde :औरंगज़ेब) aŭ de lia elektita imperiestra titolo Alamgir (hinde: आलमगीर) ("Mondkonkeranto", urdue:عالمگیر), estis la sesa Mogola imperiestro de Barato, kies regado daŭris de 1658 ĝis la morto en 1707.

Aŭrangzebo
Mogola imperiestro
Persona informo
اورنگ‌زیب عالمگیر
Naskiĝo 3-an de novembro 1618 (1618-11-03)
en Dahod
Morto 3-an de marto 1707 (1707-03-03) (88-jaraĝa)
en Ahmednagar
Tombo Tomb of Aurangzeb vd
Religio islamosunaismo vd
Lingvoj persaarabaĈagatajaHindustana vd
Ŝtataneco Mogola Imperio vd
Familio
Dinastio Timurida dinastio • Baburidoj vd
Patro Ŝaho Ĝahano vd
Patrino Mumtaz Mahal vd
Gefratoj Jahanara Begum • Gauhara Begum • Roshanara Begum • Shah Shuja • Dara Shikoh • Murad Bakhsh vd
Edz(in)o Dilras Banu • Nawab Bai • Aurangabadi Mahal vd
Infanoj Sultan Muhammad Akbar • Zeb-un-Nisa • Mehr-un-Nissa • Azam Shah • Zinat un-nisa • Muhammad Sultan of Mughal • Bahadur Shah I • Zubdat-un-Nissa • Kam Bakhsh • Badr-un-Nissa Begum vd
Profesio
Okupo regantomonarko vd
Aktiva en Mogola Imperio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La imperiestro Aŭrangzebo komence de sia regado

Badŝah Aŭrangzeb Alamgir la 1-a regis la plej grandan parton de la hinda subkontinento por preskaŭ duona jarcento, li estis la dua mogola imperiestro kiu pli regis post la legenda Akbar. En tiu periodo li provis forte ricevi pli grandan areon, precipe en suda Barato, sed post lia morto en 1707, la Mogola Imperio iom post iom komencis malkreski. Gravaj kialoj inkludas la malfortan ĉenon de posteuloj, neadekvatan konservadon de la centra administracio kaj laŭpaŝan malplenigon de la riĉaĵoj amasigitaj fare de liaj antaŭuloj kaj la kresko de sendependismaj sentoj inter la aliaj komunumoj de la imperio.

Male al siaj antaŭuloj, Aŭrangzebo vivis aŭstere kaj pie. Lia strikta aliĝo al Islamo kaj la plenumado de la Ŝario estis la pilieroj de lia regado. Li forlasis la religian toleron de la antaŭuloj, kaj dum lia regado, multnombraj hinduaj adorejoj estis detruitaj kaj multaj baratanoj islamaniĝis.