Aŭstralazia sagobirdo

La Aŭstralazia sagobirdo, Aŭstralia anhingoAŭstralia sagobirdo (Anhinga novaehollandiae) estas specio de birdoj de la sagobirda familio, nome Anhingedoj. Ĝi troviĝas en Aŭstralio, en Molukoj kaj Malgrandaj Sundaj Insuloj de Indonezio, Novzelando, kaj Novgvineo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralazia sagobirdo
Aŭstralazia sagobirdo
Aŭstralazia sagobirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Anhingedoj Anhingidae
Genro: Anhinga
Anhinga novaehollandiae
(Gould, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas tre proksime rilata al la Amerika (Anhinga anhinga), Afrika (Anhinga rufa), kaj Orienta (Anhinga melanogster) sagobirdoj.

Aspekto redakti

Ĝi pezas ĉirkaŭ 2.6 kg, kaj estas 85–90 cm longa, kaj havas vivodaŭron de ĝis 15 jaroj.[1]

La Aŭstralazia anhingo havas, kiel la parencoj, longan rektan bekon kaj longan serpentecan kolon. Ĝi kutime naĝas montrante nur la serpentecan kolon, pro kio ĝi estas foje nomata "serpentobirdo". Ĝi diferencas klare el la parencoj pro pli ampleksa blanka areo en subaj partoj ĉe inoj.

Temas pri specio kun klara seksa duformismo. Masklaj plenkreskuloj havas malhelan brunecnigran plumaron ĝenerale, sed la brusto estas malhelbruna. Supro de flugiloj estas tre brile nigraj, kun blankecaj, arĝentogrizaj aŭ helbrunecaj strioj kaj punktoj. La vosto estas longa, rondoforma kaj brile griznigra. La kapo kaj la longa, fajna kolo estas nigraj. Estas blankeca strieco en vizaĝo, el la bazo de la beko, tra la vizaĝoj al supro de kolflankoj. La longa, pinteca beko estas flava. La okuloj estas flavecaj. La kruroj kaj membranecaj piedoj estas karnokoloraj.

Ino havas griz-brunajn suprajn partojn. Subaj partoj estas pli palaj ol ĉe la masklo, palgrixzaj al blankecaj. La blanka strio en vizaĝo kaj kolo estas malpli distinga kaj kun nigra bordo. La okuloj estas flavecaj.

La nematuruloj similas al inoj sed kun blanka kolstrio tre nedistinga.

Kutimaro redakti

Tipa habitato estas nesalakvaj aŭ saletaj humidejoj pli ol 0.5 m profundaj kun falitaj arboj aŭ branĉoj (por ripozado kaj flugilsekigado) kaj vegetalaj bordoj; malpli komune, sagobirdoj troviĝas en ŝirmitaj saletaj aŭ estuaraj medioj. Preferata habitato estas mangrovoj. Ili videblas kutime havante malfermitajn flugilojn por sekigi ilin, kiel faras kormoranoj, kun kiuj ili ofte kunloĝas, sed diferencigo estas facila pro la svelteco kaj longa kolo de la anhingoj.

Ili flugas gracie kaj ofte ŝvebas super termikoj.

Manĝado redakti

Ili fiŝkaptas subakve, portas la predon al la surfaco kaj tie englutas ĝin; plej malgrandaj manĝeroj povas esti englutataj subakve. Ili manĝas ĉefe fiŝojn, sed ankaŭ aliajn akvobestetojn kiaj insektoj, testudoj ktp.

Reproduktado redakti

La masklo elektas la nestolokon kaj preparas ĝin; faras iom da memmontrado per flugilmontrado kaj skuado de bastonetoj. La nesto kutime estas ĉirkaŭ 3,5 m alta. La ino demetas 2 al 6 ovojn. La kovado daŭras ĉirkaŭ 28 tagojn fare de ambaŭ gepatroj. La idoj eknaĝas post 4 semajnoj, kaj ekflugas post 50 tagoj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti