Aŭstralia dolaro

valuto uzata en Aŭstralio, Kiribato, Nauro, Tuvalo kaj Vanuatuo

La aŭstralia dolaro estas la monunuo de Aŭstralio.

dekuma valuto • valutodolaro
Ŝtato: Aŭstralio kaj ankaŭ en Norfolkinsulo, Kiribato, Nauro, Tuvalo
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217: AUD
Mallongigo:
vdr
Aŭstralia dolaro
lando:  Aŭstralio
divido: 100 cendoj
kodo laŭ ISO 4217: AUD
mallongigo: $A, AU $
valuta 1 EUR = 1,9895 AUD
1 AUD = 0,5026 EUR

Historio redakti

Aŭstralio enkondukis en 1910 la aŭstralian pundon sterlingan kiel propran valuton, kiu estis komence ligita al la brita pundo kaj same estis dividita je 20 ŝilingoj kaj 240 pencoj. En 1966 oni dekumigis la valuton. Unu pundo estis ŝanĝita al 2 dolaroj kaj la dolaro estis dividata je 100 cendoj (la loĝantaro diris longtempe "ŝilingo" por la 10-cenda monero.)

Inter 1992 kaj 1996 oni ŝanĝis la paperajn banknotojn al polipropenaj. Aŭstralio estis tiel al unua lando – antaŭ Novzelando –, kiu enkondukis plastajn bankbiletojn.

La aŭstralia dolaro validas kiel oficiala pagilo – apud la lokaj – en Kiribato, Nauro kaj Tuvalo.

Etimologio redakti

La vorto dolaro origine devenas de arĝenta monero, produktita en la german-bohemia urbeto Sankt Joachimsthal (hodiaŭ Jáchymov en Ĉeĥio), komence nomata "Joachimsthaler" poste "T(h)aler" (talero).

Vidu ankaŭ redakti

  • la dispartigan artikolon Dolaro, kiu listigas, en kiuj aliaj landoj la nacia valuto ankaŭ nomiĝas tiel, kaj
  • la artikolon pri la nacia valuto de Slovenio, Tolaro, kiu havas la saman etimologion kiel la vorto dolaro kaj uziĝis de la ŝtata sendependiĝo dum la jaro 1991 ĝis la enkonduko de la eŭropa valuto Eŭro dum januaro 2007.

Eksteraj ligiloj redakti