Aŭstralia glareolo

La Aŭstralia glareolo (Stiltia isabella), estas eta vadbirdo de la familio de glareoloj nome Glareoledoj el la ordo de Ĥaradrioformaj, sed ĝi estas la ununura glareolo kiu ne apartenas al genro Glareola sed al genro Stiltia.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralia glareolo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Glareoledoj Glareolidae
Genro: Stiltia
Specio: S. isabella
Stiltia isabella
(Vieillot, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

La aŭstralia glareolo estas loĝanta birdo kiu reproduktiĝas en Aŭstralio nome en nordokcidento, nordo, centro kaj suden ĝis ĉirkaŭ Adelajdo kaj vintras en la tuta norda teritorio - ĉefe nordoriente - kaj for de Aŭstralio en suda insuloj kaj regionoj de Indonezio kaj Novgvineo. Movoj okazas ne nur pro sezonoj sed ankaŭ pro okazantaj aŭ neokazantaj pluvoj.

Aspekto redakti

Temas pri vadbirdo de tre specifa konturo, sed pli svelta ol la glareoloj de la genro Glareola. Ĝi havas mezlongajn krurojn kaj kolon, longajn pintajn flugilojn - pli malhelaj ĉepinte - kaj forkoformajn vostojn. Ili havas mallongajn bekojn kio estas adaptiĝo al aera manĝado; pli precize la beko estas mallonga, dika ĉebaze kaj meze kaj tre akrapinta subenkurvita; krome ĝi estas nigra ĉepinte kaj ruĝa ĉebaze. La kapo, brusto, dorso kaj la flugiloj estas helbrunaj. Pli precize reproduktuloj havas ruĝbrunan unuan parton de la ventro kaj blankan duan parton pli sube. La kruroj estas verdbrunecaj.

Kutimoj redakti

Ilia plej nekutima eco inter birdoj klasitaj kiel vadbirdoj estas ke ili ĉasas siajn predojn inter insektoj dumfluge kiel hirundedoj, kvankam ili povas manĝi ankaŭ surplanke per rapida kurado. Iliaj mallongaj bekoj estas adaptiĝo al aera manĝado.

La ino demetas 2-4 ovojn en grunda truo.

Ilij estas birdoj de malferma kamparo kaj estas vidataj ofte apud akvo vespere, gvatantaj insektojn.