La Aŭstralia otido, science Ardeotis australis, estas granda surtera birdo de familio otidedoj kaj ordo gruformaj. Ĝi vivas en herbejoj, maldensaj arbaroj aŭ terkultivejoj en norda Aŭstralio (jam ne tiom en sudoriento pro ĉasado kaj malgrandigo de la taŭga medio) kaj suda Novgvineo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralia otido

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Otidedoj Otidae
Genro: Ardeotis Ardeotis
Specio: Aŭstralia otido Ardeotis australis
J E Gray 1829
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La viro estas ĝis 1,2 m granda kun enverguro de 2,3 m. La ino estas iom pli malgranda (0,8 m), sed kolore simila. Dorso, flugiloj kaj vosto estas helbrunaj kun punktitaj nigraj kaj blankaj partoj en la supra flanko de flugiloj. Kolo kaj kapo aperas blankoflavecaj kun nigra krono. Kruroj estas flavaj aŭ flavecaj.

Kiam ili sentas danĝeron, aŭstraliaj otidoj ofte montras sinkaŝan pozon kun rekta kolo kaj beko ĉielen. Ili povas forkuri aŭ ekflugi kiel lasta eblo.

Plejparte aŭstraliaj otidoj vagas sekvante pluvon kaj manĝaĵojn, kiu konsistas el semoj, fruktoj, insektoj, lacertoj, etaj birdoj kaj ronĝuloj.

Vidu ankaŭ redakti