Aŭstria Societo por Interpopola Kompreniĝo

Aŭstria Societo por Interpopola Kompreniĝo fondiĝis la 19-an de marto 1990 en Klostronovburgo, nur kelkajn monatojn poste, kiam la Internacia Societo por Interpopola Kompreniĝo transdonis al la urbokomunumo Klostronovburgo la 21-an de oktobro 1989 la titolon Urbo de la Interpopola Kompreniĝo. Ekde la fondiĝo la Societo komune kun Paneŭropa Unio okazigis proksimume 70 prelegojn de pinteminentuloj el politiko, societo, ekonomio, religiaj komunumoj, arto kaj kulturo. La inaŭguran prelegon, la 19-an de marto 1990, parolis la tiama Ministro por Eksterlandoj Aferoj d-ro Alois MOCK pri la temo "La Aŭstria kontribuo al la Interpopola Kompreniĝo". Inter la parolantoj estis ne malpli ol 4 ŝtatestroj, 2 registaraj estroj, 25 registaraj membroj, 4 EU-komisionanoj, 2 kardinaloj, 3 episkopoj kaj pluraj plej altaj altranguloj de aliaj religiaj komunumoj, landestroj, prezidantoj de altjuĝejoj kaj kontrolinstancoj, sed ankaŭ multaj ambasadoroj, pintanstataŭantoj de en- kaj eksterlandaj politikaj kaj ekonomiaj instancoj krome art- kaj kulturkreantoj.

Diplomo en la arkivo de Urbokomunumo Klostronovburgo

Esterordinara aranĝo okazis la 18-an de januaro 2011 en kiu parolis pri la temo "Interpopola Kompreniĝo en Aŭstrio" la 4 ambasadoroj:

s-ro Hans-Henning Horst BLOMEYER-BARTENSTEIN, Germanio, s-ro Alejandro DIAZ Y PEREZ DUARTE, Meksiko, s-ro d-ro Jan KOUKAL, Ĉeĥio, (eksurbestro de Prago) kaj s-ro SHI Mingde, Ĉinio.

Ambasadoro Jan KOUKAL menciis ke Esperanto estas ankaŭ rimedo por la interpopola kompreniĝo. La diskuton gvidis la prezidanto de la Societo s-ro d-ro Josef HÖCHTL.

Premio de Interpopola Kompreniĝo redakti

En la jaro 2014 estis por la unua fojo aljuĝita la "Premio de Interpopola Kompreniĝo".

En Kadro de aranĝo de Aŭstria Societo de Interpopola Kompreniĝo — la 11-an de februaro 2014 — en Raika-salono de la urbo de Interpopola Kompreniĝo Klostronovburgo (Malsupra Aŭstrio), estis transdonita la "Premio de Interpopola Kompreniĝo" al Patro Georg SPORSCHILL, pro lia helpo al senhejmaj infanoj en Orienteŭropo.