Aŭstronezia lingvaro

lingvaro indiĝena al sudorienta Azio, Tajvano, kaj Pacifiko

La aŭstronezia lingvaro estas lingvofamilio parolata ĉe tre vasta areo, de Madagaskaro ĝis Tajvano, Havajo kaj Paskinsulo.

Aŭstroneziaj lingvoj
Mapo
Mapo
Bazaj informoj
Regiono Mara sudorienta Azio, Oceanio, Madagaskaro, Tajvano
Klasifiko
Lingvistika
klasifiko
Unu el la plej gravaj lingvaj familioj en la mondo, por kiu estas proponataj eksteraj ligoj al aliaj familioj, el kiuj neniu estas ĝenerale akceptata.
Apartenantaj lingvoj kaj familioj Tajvana
Malajopolinezia
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 map
  Glottolog aust1307
vdr

Etimologio redakti

La vorto "aŭstronezia" venas el la greka lingvo kaj signifas "sudaj insuloj".

Ekzemploj de aŭstroneziaj lingvoj kaj lingvaroj redakti

Kelkaj aŭstroneziaj lingvoj:

Kelkaj lingvaroj kaj lingvoj en la aŭstronezia lingvaro :

 
teritorio de la aŭstroneziaj lingvoj apud tiuj de al aliaj mondaj lingvaroj
 
mapo pri la teritorio de la aŭstroneziaj lingvoj


Lingvofamilio de popoloj. Dividiĝas je grupoj - (1) Centra, (2) Okcidenta, (3) Orienta, (4) Tajvana. Totala kvanto: 237 mln. La plej multnombraj popoloj de la familio: Javanoj, Bisajanoj, Sundoj, Tagaloj, Maduroj, Malajoj. Etnogeografia distribuo de la familio estas jena (mln):

Lingvogrupo SU Eŭropo Azio Afriko Ameriko Oceanio Mondo
Centra - - 6,05 - - - 6,05
Okcidenta - 0,07 216,65 10,08 0,93 0,15 227,88
Orienta - - 0,22 - 0,26 2,32 2,80
Tajvana - - 0,39 - - - 0,39
Totalo - 0,07 223,31 10,08 1,29 2,47 237,12

SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.

Okcidenta grupo (Indonezianoj)

AĈEHOJ

  • Nomo: [m] aĉe; [f] Atjeh; [r] aĉeĥ, aĉe, aĉini
  • Popolo en Indonezio, en nordo de Sumatra insulo; Kvanto: ĉirkaŭ 3 mln (1992). Loĝas ankaŭ en Malajzio.
  • Lingvo: aĉea.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

BALIANOJ

  • Nomo: [f] Baliens, Balinais; [r] balijci
  • Popolo en Indonezio, en la insuloj Balio kaj Lom-bok; Kvanto: 3,65 mln (1992).
  • Lingvo: de indonezia branĉo.
  • Kredantoj: hinduistoj.

BANĜAROJ

  • Nomo: [f] Bandjars, Benjars; [r] banĝar
  • Popolo en Indonezio (ĉ. 3 mln, precipe en la insulo Kalimantano) kaj Malajzio. Totala kvanto: 3,15 mln (1992). Parolas en dialekto de malaja lingvo.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

BATAKOJ

  • Nomo: [f] Bataks; [r] bataki
  • Popolo en Indonezio de aŭstroazia lingvofamilio. Okupas nordokcidentan parton de la insulo Sumatro. Kvanto: 3,400 mil (1992).

BUGISOJ

  • Nomo: [M] tougik; [f] Boegs, Bugis; [r] bugisi
  • Popolo en Indonezio (precipe en sudokcidente de la insulo Sulaveso); kvanto 4,55 mln Loĝas ankaŭ en Malajzio kaj Singapuro. Totala kvanto: 4,6 mln (1992).
  • Lingvo: bugisa.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

DAJAKOJ

  • Nomo: [f] Dayaks; [r] dajaki
  • Grupo de popoloj en Indonezio, Malajzio kaj Brunejo, ĉefloĝantoj de la insulo Kalimantano; 3,7 mln (1992).
  • Lingvoj: de indonezia grupo.
  • Kredantoj: tradiciaj konfesoj, estas ankaŭ kristanoj kaj muzulmanoj-sunaistoj.

JAVANOJ

  • Nomoj: [f] Javanais; [r] javanci
  • Popolo en Indonezio (89,0 mln), ĉefloĝantoj de centra parto de Javo. Loĝas ankaŭ en Malajzio, Aŭstralio, Nederlando k.a. Totala kvanto: 89,6 mln (1992). Apartenas al sudazia transira raso.
  • Lingvo: java; vaste uzata ankaŭ indonezia.
  • Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj.

MADUROJ

  • Nomoj: [f] Madouriens; [r] madurci
  • Popolo en Indonezio (en insulo Maduro kaj orienta parto de Javo); 10,8 mln (1987).
  • Lingvo: de indonezia branĉo: madura.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

MAKASAROJ

  • Nomoj: [m] mangkasarak; [f] Macassariens; [r] makasar
  • Popolo en Indonezio (Sulavesa insulo); 2,6 mln (1992).
  • Lingvo: de indonezia branĉo.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

MALAJOJ

MINANKABAŬOJ

  • Nomoj: minangkabau; Minangkabans; minangkabaŭ
  • Popolo en Indonezio (6,98 mln, precipe en okcidento de Sumatra insulo). Totala kvanto: 7 mln (1992).
  • Lingvo: de indonezia branĉo: minankabaŭa.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

SUNDOJ, Sundanoj

  • Nomoj: [m] sunda; [f] Sundas; [r] sundi, sundanci
  • Popolo en Indonezio, parencaj de Javanoj, precipe en okcidento de insulo Javo; 24,5 mln (1992).
  • Lingvo: sunda.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

SENOJ

  • Nomoj: [f] Senoi; [r] senoi
  • Grupo de popoloj en Malajzio kaj Tajlando, ĉirkaŭ 40 mil (1992).
  • Lingvoj: de malaka grupo de aŭstronezia familio. Konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj.

TORAĜOJ

  • Nomoj: [f] Toradjas; [r] toraĝoj
  • Grupo de popoloj (sadangoj, posoj, k.a.) en Indonezio (centra parto de Sulaves-insulo); 1,5 mln (1992).
  • Parolas en indoneziaj lingvoj.
  • Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj kaj kristanoj-protestantoj.


Okcidenta grupo (Filipinanoj)

BIKOLOJ

  • Nomo: [m] bikol; [f] Bikols; [r] bikol
  • Popolo en Filipinoj (precipe en duoninsulo Bikolo kaj insulo Luzono), 4,5 mln (1992).
  • Lingvo: de indonezia branĉo: bikola.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

BISAJANOJ

  • Nomo: [m] bisaja; [f] Visayas; [r] visaja
  • Popolo en Filipinoj. Kvanto: 26,75 mln (1992).
  • Apartenas al sudmongoloida raso.
  • Lingvo: cebua, hiligajnona, varaja, vaste uzata ankaŭ tagaloga, hispana.
  • Kredantoj: precipe katolikoj, parto de tradiciaj konfesoj.

ILOKANOJ

  • Nomo: [f] Ilocans; [r] iloki, ilokani
  • Popolo en Filipinoj, ĉefe en la norda parto de la insulo Luzono (7,1 mln, 1992).
  • Lingvo: iloka.
  • Kredantoj: katolikoj.

MOROOJ

  • Nomoj: [f] Moros; [r] moro
  • Grupo de popoloj en la sudo de Filipinoj; 1,97 mln (1992).
  • Lingvoj: de indonezia grupo.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

TAGALOGOJ

  • Nomoj: [m] tagailog; [f] Tagals; [r] tagali
  • Popolo en Filipinoj, ĉefloĝantoj de centra kaj suda partoj de la insulo Luzono; 15,4 mln (1992).
  • Lingvo: tagaloga.
  • Kredantoj: katolikoj.

Okcidenta grupo (Pacifiko)

ĈAMOROJ

  • Nomoj: [f] Chamoro; [r] ĉamoro
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Marianaj insuloj. Kvanto: 98 mil (1992), inter ili en la insulo Gvamo 80 mil.
  • Lingvo: de indonezia grupo: ĉamora.
  • Kredantoj: kristanoj.

Centra grupo

AMBONOJ

  • Nomo: [f] Ambons; [r] ambonci
  • Popolo en Indonezio (600 mil, 1992), Totala kvanto: 635 mil
  • Lingvo: malaja.
  • Kredantoj: kristanoj-reformistoj, muzulmanoj-sunaistoj.

BIMO-SUMBANOJ

  • Nomo: [f] Bimo-Sumbaniens; [r] bima-sumbanskije narodi
  • Grupo de popoloj en oriento de Indonezio (bimoj, sumbanoj, mangarajoj k.a.), en la insuloj de Malgranda Zonda Arkipelago; 3,1 mln (1992).
  • Lingvoj: de indonezia branĉo.
  • Laŭ religio kristanoj, muzulmanoj-sunaistoj kaj adeptoj de tradiciaj konfesoj.

Orienta (Pacifika) grupo

a. Polinezianoj

POLINEZIANOJ

  • Nomoj: [f] Polynesiens; [r] polinezijci

Grupo de popoloj (maorioj, samoanoj, tonganoj, tahitianoj k.a.), ĉefloĝantoj de Polinezio; 1,12 mln (1992).

  • Lingvoj: polineziaj.
  • Kredantoj: katolikoj, parto de tradiciaj konfesoj.

HAVAJANOJ

  • Nomo: [f] Hawaiens; [r] gavajci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Havajaj Insuloj (Usono), 170 mil (1992).
  • Lingvo: havaja.
  • Kredantoj: protestantoj kaj katolikoj.

MAORIOJ

  • Nomoj: [m] maori; [f] Maoris; [r] maori
  • Polinezia popolo en Nov-Zelando, 320 mil (1992).
  • Lingvo: maoria.
  • Kredantoj: kristanoj (protestantoj kaj katolikoj).

SAMOANOJ

  • Nomoj: [f] Samoans; [r] samoanci
  • Polinezia popolo, ĉefloĝantoj de Samoa insularo (190 mil). Loĝas ankaŭ en Nov-Zelando, Aŭstralio k.a. Totala kvanto: 335 mil (1992).
  • Kredantoj: precipe protestantoj.

TAHITIANOJ

  • Nomoj: [f] Tahitiens; [r] taitjane
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Tahitio kaj Societaj insuloj; 130 mil (1992).
  • Lingvo: tahitia.
  • Kredantoj: kalvinistoj, parto - katolikoj.

TONGANOJ

  • Nomoj: [f] Tongans; [r] tonga
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Tongo, 105 mil (1992). Loĝas ankaŭ en Aŭstralio.
  • Lingvo: de polinezia grupo: tongana.
  • Kredantoj: kristanoj (precipe metodistoj), parto - katolikoj.

b. Mikronezianoj

MIKRONEZIANOJ

  • Nomoj: [f] Micronesiens; [r] mikronezijci
  • Grupo de popoloj (kiribatanoj, trukoj, marŝalanoj k.a.), ĉefloĝantoj de Mikronezio; 220 mil (1992).
  • Lingvoj: mikroneziaj.
  • Kredantoj: katolikoj, protestantoj, aliaj.

KIRIBATANOJ

  • Nomo: [m] tungaru; [f] Tungaru, Kiribatiens; [r] kiribati
  • Melanezia popolo, ĉefloĝantoj de Kiribato (72 mil). Loĝas ankaŭ en najbaraj insuloj. Totala kvanto: 78 mil (1993).
  • Kredantoj: protestantoj.

c. Melanezianoj

MELANEZIANOJ

  • Nomoj: [f] Melanesiens; [r] melanezijci
  • Grupo de popoloj (multnombraj — fiĝianoj, kanakoj k.a.), ĉefloĝantoj de Melanezio; 1,7 mln (1992).
  • Lingvoj: melaneziaj.
  • Kredantoj: protestantoj, katolikoj, estas ankaŭ adeptoj de tradiciaj konfesoj.

FIĜIANOJ

  • Nomoj: [f] Fidjiens; [r] fiĝijci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Fiĝiaj insuloj (340 mil, 1992).
  • Lingvo: fiĝia.
  • Kredantoj: protestantoj.

KANAKOJ, novkaledonianoj

  • Nomo: [m] kanaki; [f] Kanaks; [r] kanaki, novokaledonci
  • Melanezia popolo, indiĝenaj triboj de Nov-Kaledonio, 60 mil (1992).
  • Kredantoj precipe katolikoj, estas ankaŭ kalvinistoj k.a.

Tajvana grupo

GAOŜANOJ

  • Nomo: [f] Gaochans; [r] gaoŝan (ĉine - montaranoj)
  • Grupo de popoloj (atajaloj, couoj, bununoj k.a.) en Tajvano, 340 mil (1992).
  • Lingvoj: de indonezia grupo.
  • Konservas tradiciajn konfesojn.

ALIAJ POPOLOJ

MALAGASOJ, Malgaŝoj

  • Nomoj: [f] Malgaches; [r] malagasiici, malgaŝi
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Madagaskaro; 12,79 mln (1992). Malgrandaj grupoj loĝas en Reunio, Sejŝelaj kaj Komoraj insuloj.
  • Lingvo: malagasa.
  • Plimulto konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ kristanoj kaj muzulmanoj-sunaistoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti