La Aŭtoŝoseo M-30 pli fame konata nur kiel M-30 estas periferia aŭtoŝoseo, kun trajtoj de aŭtovojo (escepte de la sekcioj konataj kiel Avenuo de la Ilustrado) kiu ĉirkaŭas la centron («la migdalo») de la urbo Madrido, ĉefurbo de Hispanio.

La Aŭtoŝoseo M-30 en la mapo

Ĝia longo egalas al 32,5 km kaj la mezuma radiuso estas 5,17 km kun respekto al la Pordo de la Suno. La mezuma trafiko estas egala al 204.423 aŭtoj ĉiutage kaj pro tio ĝi estas unu el la plej trafikataj vojoj de Hispanio. Ĝi estas la sola aŭtovojo kiu apartenas al iu ajn hispana urbodomo. En tiu ĉi kazo ĝi apartenas al la Madrida Urbodomo.

La M-30 havas sian tutan itineron en la municipo Madrido, ĉirkaŭante ĝiajn centrajn distriktojn kaj ligante la ĉefajn naciajn periferiajn ŝoseojn, kiuj ekiĝas en Madrido, kaj ankaŭ la ligadon al aliaj aŭtoŝoseoj (A-42, M-607, M-11, M-500) kaj multnombrajn enurbaj stratoj.

Ĝi similas al diamanto, kun tri sekcioj klare diferencigitaj, kio ŝuldiĝas al ĝia evoluo.

Ĝi preterpasas kelkajn popularajn lokojn de Madrido kiaj la televidturo nomita El Pirulí, la Moskeo de la M-30 aŭ la stadiono Vicente Calderón sub kies sidlokoj trapasas la ŝoseo. Dum la unua jardeko de la 21a jarcento okazis gravaj riparadaj kaj ŝanĝaj taskoj kiuj ege ĝenis la najbarajn loĝantarojn.

Kiam oni desegnis la ringon estis nomata "tria" ĉar estas aliaj supozataj ringoj fare de stratoj interne de Madrido. Iamaniere la madridanoj konsideras ke la interno de tiu ringo estas la vera Madrido kaj la eksteraj kvartaloj ĉirkaŭaĵoj. Je la fino de la 20a jarcento la M-30 iĝis neefika kaj oni devis desegni pli eksteran ringon, kiu estas la Aŭtoŝoseo M-40, sed ankaŭ tiu je la komenco de la 21 jarcento jam iĝis nesufiĉa kaj oni planis M-50.