Aŭtogiro estas flugaparato, kiu aerportiĝas danke al rotoro libere turniĝanta sur sia akso kaj antaŭenmovas sin pere de ordinara vertikala helico.[1]

Aŭtogiro Aurogyro MT03
Aŭtogiro ELA 07S
Aŭtogiro Irkut A002M

Aŭtogiro estas aerodino de turniĝanta flugilo, tio estas, ĝi flugas kiel aviadiloj, sed ties flugilo estas rotoro, kiu turniĝas laŭ la agado de la relativa vento kiu trapasas ĝin de malsupre supren. Pro tio eblas konsideri ĝin hibridon inter aviadilo kaj helikoptero: same kiel la aviadilo, la movigo realiĝas per helico, sed anstataŭ flugiloj, ĝi havas rotoron kiel la helikoptero. Tiu rotoro ne estas konektita al motoro de la aeroŝipo, kaj pro tio turniĝas libere, «aŭtogiras» (memturniĝas), impulsita de la aero, generante tiel la forton por subteni sin. En la helikoptero, male, la propulsado kaj la subteno estas produktata per rotoro, kiu ja estas movata de motoro.

Kiel inventinto de la aŭtogiro kutimas nomiĝi la la hispana inĝeniero Juan de la Cierva, kiu en 1923 registris "Autogiro" kiel varmarko. La baza principo de la flugaparato tamen estis jam antaŭe detale skizita de la majorkano Pere Sastre Obrador.[2] De la Cierva disvolvigis la artikitan turnilon kiun poste uzos Igor Sikorsky en siaj helikopteroj, pagante eĉ la patenton kaj la uzorajtojn al Cierva. En sia unua flugo, la aŭtogiro sukcesis flugi 200 metrojn en 1923 kaj poste, realigis la unuan vojaĝon inter flughavenoj ekde Getafe al Cuatro Vientos en 1924. Elstaras la fakto, ke De la Cierva neniam interesiĝis pri helikopteroj, kiujn li konsideris tro komplikaj por flugi kaj inklinaj al akcidentoj.

La unuaj modeloj de aŭtogiroj de La Cierva disponis el malgrandaj flugiloj kiuj funkciis kiel direktoflugiloj por kontroli la kurban flugon. Poste la inventisto aplikis artikiĝon en la pinto de la turnilo kaj «rektan ordonon» sennecesigante la menciitajn flugiletojn. Same, en la plej antaŭenigitaj modeloj oni povis transmiti forton el la motoro al la turnilo pere de antaŭlanĉilo, mallongigante tiele la kuron por elteriĝo, ĝis atingi la «saltelteriĝo», praktike vertikala. La unua antaŭlanĉilo estis desegnita de Heraclio Alfaro Fournier. Posta perfektigo estis la nomita 'aŭtodinamika turnilo', kiu enmetis angulon rilate la vertikalan linion en la artikiĝo de trenado, sistemo kiu pluhavis la padelojn de la turnilo en «maldika paso» ĝis kiam -atingita kelkan rapidecon- oni malkluĉis la motoron, momento kiam la padeloj moviĝis al trenado pliigante subite la angulon de forto, kaj generante tiele la subtenadon necesan por la «saltelteriĝo».

Kaze de halto de la motoro dumfluge, la aŭtogiro ŝvebas kaj ekmalsupreniras lante; ju pli rapide, des pli rapide turniĝas la padeloj de la turnilo, akumulante energion kaj havigante pli grandan subtenon. Ankaŭ en helikoptero oni povas ŭi la memturnadon por surteriĝi sen motoro, sed la piloto devas agi sur la kolektiva paso kaj meti la turnilon en sistemon de memturnado. Male, aŭtogiro ĉiam flugas laŭ memturnado.

La aŭtogiro povas atingi tre lantajn flugorapidecojn, sed ĝi ne povas halti en la aero.

La nasko de helikopteroj, kaŭzis la malpliigon de aŭtogiroj, ĝis ties praktika malapero, kvankam pli ĵuse estis ia renasko ĉe la sporta aeronaŭtiko, kaj por komercaj iniciatoj kaj pro hobiuloj, kiuj konstruas siajn proprajn aŭtogirojn.

Estas aparato tre sekura, kiu havas nur unu danĝeran momenton: post la surterigo, dum la turnilo ankoraŭ ne haltis, forta subita ventopuŝo povas relevi ĝin.

Aŭtogiro estas registrita marko de La Cierva. Pro tio estas uzata ankaŭ la vorton Girokoptero (Gyrocopter, en angla) por la aparato, ĝenerale.

Referencoj redakti

  1. Wragg, David W.. (1973) A Dictionary of Aviation. Osprey. ISBN 9780850451634.
  2. Pere de Son Gall y la leyenda del plagio sur diariodemallorca.es

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti