Aŭtokodoj en Francio

Ekde la 15-a de aprilo 2009 la aŭtokodaj licencplatoj de Francio laŭ la specimeno AB-123-CD (do du literoj, streketo, tri ciferoj, streketo, du literoj) estas disdonataj laŭvice. La antaŭa sistemo validis ekde la 1-a de aprilo 1950: en ĝi (vidu la duan foton de supre dekstraflanke) la lastaj du aŭtokodaj ciferoj estis la numero de la franca departemento (laŭ la nova sistemo la departemento ankaŭ videblas plej dekstre, sed malpli grande, je blankaj literoj sur blua fono, dum la aŭtokodo mem havas nigrajn grandajn literojn kaj ciferojn).

francia licencplato, kun blazono de la regiono kaj numero de la departemento (jen: 69 = departemento Rhône kaj regiono Rodano-Alpoj)
francia malantaŭa licencplato, disdonata antaŭ la 15-a de aprilo 2009 (92 = departemento Hauts-de-Seine)

Nova sistemo redakti

 
specimeno de la nova sistemo

Laŭ la nova sistemo ekde aprilo 2009, la aŭtokodoj estas nacie disdonataj kaj por ĉiam ĉe la koncerna aŭto, kio malfaciligu la negocon de ŝtelitaj aŭtoj. La novaj aŭtaj "pasportoj", la priaŭtaj licenciloj, aldone estas ne plu grizaj, sed oranĝkoloraj, kaj ekipitaj per aldonaj sekurecaj karakterizaĵoj, kio aldone malfaciligu falsadon. La centre administrataj aŭtokodoj disdoniĝas laŭ vico de aŭta registriĝo, kaj tial la numera kodo de la departemento, kie okazas la registriĝo, ne plu estas parto de ili. Ĉar tamen tiuj departementaj numeroj inter la loĝantoj de Francio estis sufiĉe ŝatataj, la ŝanĝo jam en plana fazo gvidis al protestoj. Kiel solvo de la problemo oni enkondukis bluan strion dekstre, kiu similas al la en la Eŭropa Unio kutima maldekstra blua strio kun supre la 12 eŭropaj steloj kaj sube la nacia kodo F en blankaj literoj: Dekstre montratas supre la blazono de la koncerna francia regiono, kie vivas la aŭta posedanto aŭ kun kiu li/ŝi sentas sin plej ligata, kaj sube la departementa numero.[1]. La nova nacie unueca sistemo de aŭtokodoj antaŭvidas la formaton "AA-001-AA" ĝis "ZZ-999-ZZ", kaj tre similas al la sistemo pri aŭtokodoj en Italio, valida ekde la jaro 1999.

Plie la apero de la licencplatoj ĉe la antaŭa kaj malantaŭa partoj de la aŭto unueciĝis: ambaŭ platoj nun havas nigrajn literojn kaj ciferojn sur blanka fono - jam antaŭe tiuj samaj koloroj estis permesitaj ekde majo 2007. Antaŭ tio la antaŭaj platoj estis sur blanka fono, sed la malantaŭaj sur flava fono.

Notinda escepto: vehikloj de "kolekto", t.e. vehikloj pli ol tridek jarojn aĝaj kaj tiucele speciale registritaj, rajtas surporti malnovstilajn nigrajn platojn kun blankaj literoj kaj ciferoj SEN eŭropa/nacia nek regiona/departementa simboloj.

Aliaj aŭtokodoj redakti

Iuj aŭtokodoj disdonatas laŭ aliaj sistemoj, ekzemple tiuj de diplomataj aŭtoj, kiuj havas licencplatojn kun oranĝkoloraj literoj kaj ciferoj sur verda fono.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti