Aŭtokodoj en Nederlando

Nederlando redakti

 
Nederlanda numerplato

Nederlando estis la unua lando en la mondo kie oni enkondukis la licencplaton. La unua licencplato, la numero "1", estis eldonita al sinjoro J. van Dam el Zoutkamp, kiu havis propre fabrikitan aŭtomobilon. Lia frato havis platon numero "2". La aŭtomobiloj estis faritaj de la Groninger Motor-rijtuigen Fabriek (fabriko de motor-kaleŝoj en Groningen). Plej rimarkinde pri la aŭto estas ke oni konservis foton de ĝi.

En Nederlando ĝis inkluzive 2004 la licencplato havis sesopan nigran cifer-literkombinaĵon, dividita en tri grupoj de du (ekzemple DK-66-24). Ekde 2007 por la unua fojo aperis kombinaĵo de sinsekve du ciferoj, tri literoj kaj unu cifero (01-GBB-1).

Ekde 1905 ĝis inkluzive 1951 en Nederlando oni povis dedukti la provincon el la aŭtokodo.

 
Provinco Utreĥto
 

La provincoj:

Ekde 1951 la kombinaĵo estas sendependa de la loko kie la posedanto loĝas.

Ĝis 1978 la licencplato estis blua kun blankaj literoj kaj ciferoj.

36-17-BD

En 1976 kaj 1977 la licencplato estis iom pli helblua kaj havis alian tiparon.

  • Ekde 1978 la licencplato estis (reflektante) flava kun nigraj literoj/ciferoj
JG-PV-81


NL 01-GBB-1


NL 1-KBB-00


NL GB-001-B


NL G-001-BB


NL V-01-BBB


https://kentekenkennis.nl/tools/luka/ https://kentekenkennis.nl/tools/holk/ https://kentekenkennis.nl/tools/trade/ https://kentekenkennis.nl/tools/fidec/

Licencplato por aŭtokomercistoj

HA-57-58


Licencplato por taksioj

NT-57-GT


En Nederlando la licencplato estas ligita al la veturilo.