Aŭtokodoj en Norvegio

Aŭtokodoj en Norvegio konsistas el du literoj kaj kvin ciferoj, ĉe remorkoj kaj historiaj veturiloj el du literoj kaj kvar ciferoj.

Ekde 2006 sur licencplatoj krome maldekstre estas blua strio simila al tiuj de Eŭropa Unio, sed kun flago de Norvegio anstataŭ la EU-signo.

La literoj indikas la devenan regionon. Ili havas neniun rilaton al la nomo de la distrikto, sed estas atribuitaj proksimume de sudo al nordo:

La aŭtokodo ne ŝanĝiĝas ĉe translokiĝo aŭ vendo.

La lasta cifero indikas, en kiu monato la veturilo bezonas oficialan kontrolon. Ĉar la limdato neniam estas en julio aŭ decembro, oni uzas la ciferon 7 por novembro.