La A-366 estas ŝoseo de Andaluzio, Hispanio, kiu kunigas la urbojn Arundo kaj Coín, ambaŭ en la provinco Malago. Ĝi trairas totale ene de la menciita provinco.

Ĝi ekas en la Avenuo de Malago de Arundo, kaj preteriras El Burgo, Yunquera, Jorox kaj Alozaina, ĝis fini ĉe ligejo kun la regiona ŝoseo A-355 (Cártama-Marbella), ĉe Coín.

La uzantoj uzas ĝin por veturi el Malago al Arundo, ĉar temas pri la plej mallonga vojo inter tiuj du urboj kombine kun la aŭtoŝoseo A-357 ĝis Cártama. Tamen ĝi estas danĝera pro sia montareco ja kurbabundo. La alternativo estas la A-367, kiu ĉirkaŭiras norde, kvankam laŭ pli facila vojo.