La A-397 estas regiona ŝoseo, de Andaluzio, Hispanio, kiu konektas Arundon kun San Pedro de Alcántara. Ĝi kovras areojn ene nur de la provinco Malago.

Ties itinero estas tre kurba kaj dekliva, kaj havigas rigardejojn al pejzaĝo tre montara. Estas tre uzita de motorcikilstoj kaj estas danĝera pro la kvanto de brutaro kiu trapasas ĝin kutime, pro la neĝofaloj kaj frostejoj (vintre), pro la rokoj kiuj falas kaj pro la nebulo formita ofte en la zono.

Ĉar ĝi estas la ĉefa komunikvojo de Arundo kun la Suna Marbordo, ĝi eltenas multan trafikon kaj kutimas la paŝado de kamionoj, ĉefe dum labortagoj. Krome oftas la konstanta paŝado de turismaj busoj de San Pedro al Ronda kaj inverse.