A.C. Bhaktivedanta Svami Prabhupada

A.C. Bhaktivedanta Swami Prabhupada (1-a de septembro 189614-a de novembro 1977) naskiĝis je la tago Nandotsav laŭ la vajŝnava kalendaro en Kolkata, alinome Kalkata aŭ Kalkuta en Okcidenta Bengalio. Lia nomo estis Abhay Ĉaran De kaj li estis sukcesa vendisto de farmaciaĵoj.

A.C. Bhaktivedanta Svami Prabhupada
Persona informo
अभयचरणारविन्द भक्तिवेदान्त स्वामीप्रभुपाद
অভয়চরনাবিন্দ ভক্তিবেদান্ত স্বামীপ্রভুপাদ
Naskiĝo 1-an de septembro 1896 (1896-09-01)
en Kolkato
Morto 14-an de novembro 1977 (1977-11-14) (81-jaraĝa)
en Vrindavan
Tombo Krishna Balaram Mandir vd
Religio hinduismo vd
Lingvoj bengala vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Scottish Church College vd
Profesio
Okupo verkistotradukistofilozofo vd
Laborkampo filozofiohinda kulturo vd
Verkado
Verkoj Bhagavad-gītā As It Is vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li prenis Harinam aŭ pli bone li iĝis disĉiplo de Ŝrila Bhaktisiddhanta Sarasvati Thakura, sed post tro maljuniĝi li decidis preni Sannyas kaj iri al Usono por disvastigi tie la filozofion de Ĉaitanja Mahaprabhu aŭ alivorte la filozofion kaj vivomanieron de la gaŭdijaj vajŝnavismanoj.

En Usono li fondis ISKCON — internacian socion por kriŝna konscio. Post lia morto la ISKCON disfalis en diversajn grupojn kaj sole eksterne konservis unuecan aspekton. Ankaŭ li fondis la Bhaktivedanta Book Trust (BBT), kiu produktas ĝis hodiaŭ la famajn ISKCON-ajn librojn kun la belaj bildoj.

Post lia morto la glorado de li ne ĉesis kaj eĉ aliaj vajŝnavaj grupoj kaj sektoj vidis en li novan enkorpiĝon de Nitjanando kiu estis la frato de Kriŝno kun la nomo BalaramoBaladevo.

Ankaŭ li iniciatis konstruadon de grandaj konstruaĵoj en Majapuro en Okcidenta Bengalio kaj de la nun tre fama Kriŝna-Balarama Templo, kiu estas unu el la plej riĉaj en Vrindavan.