A. David ANDREWS estas irlanda astronomo, aktiva en la jaroj 1962 - 2000.

Li laboris en la Observatorio Boyden, apud Bloemfontein en Sud-Afriko. Li tie malkovris, la 25-a de januaro 1965, la asteroidon 1727 Mette (aŭ 1727 Meto), tiel nomata en omaĝo al lia edzino.

Pli malfrue li laboris en la Observatorio de Armagh, en Nord-Irlando.