Oni fondis la Asocion de Eŭropaj Baloto-Spertuloj (angle: Association of European Election Officials) en 1991 kiel Asocion de Centra- kaj Orienteŭropaj Baloto-Spertuloj en Budapeŝto. Instituciaj membroj de la organizo estas la ŝtataj baloto-komisionoj de 23 landoj, ĝiaj oficialaj lingvoj estas la angla kaj la rusa. La profesia asocio organizas seminariojn, trejnadojn, konferencojn, misiojn por observi balotojn kaj aperigas publikaĵojn, el inter kiuj la plej grava estas la dulingva Balotoj en Eŭropo (Elections in Europe/Выборы в Европе). La sidejo kaj sekretariejo de ACEEEO estas ekde ĝia fondiĝo en Budapeŝto. ACEEEO havas reprezentantan internacian estraron kaj juran hungaran estraron. Zsolt Szolnoki estas la ĝenerala sekretario de la internacia estraro, kaj prezidanto de la hungara estraro.

Eksteraj ligiloj redakti