Anobii

(Alidirektita el ANobii)

Anobii estas socia retejo kaj apo por legantoj kiuj volas kunhavigi personajn bibliotekojn kaj librolistojn, iom simila al LibraryThing.


aNobii
aNobii
aNobii
interkona retejo • social cataloging application
Lando Tutmonda
Retadreso www.anobii.com
Kategorio Retkomunumo pri libroj
Lingvo(j) Esperanto kaj pluraj aliaj
vdr

Nuntempe, kaj danke al la kontribuo de uzantoj en pli ol 20 landoj, la retejo havas bibliotekon de pli ol 40 milionoj da virtualaj libroj en diversaj kategorioj kaj en 15 diversaj lingvoj, inter kiuj Esperanto[1].

Ĝiaj uzantoj rajtas enretigi siajn librolistojn uzante la kodon ISBN (Internacia Sistema Bibliografia Numero) aŭ laŭtitolan retserĉilon, kaj tiel komunigi recenzojn, komentojn, pritaksojn, informojn pri aĉetado kaj legado, dezirlistojn kaj sugestojn kun aliaj uzantoj, ĉu rekte, ĉu per uzantogrupoj. La retejo ankaŭ faciligas interŝanĝon kaj vendadon de libroj al aliaj uzantoj.

Anobii naskiĝis dum aŭgusto 2005[2] en Honkongo, kaj oni konsideras ĝin kiel ekzemplon de Interreto 2.0 [3].

La nomo Anobii devenas el Anobium punctatum, kiu estas la scienca (latinlingva) nomo de la paperborilo; en anglalingvaj landoj, tiu nomo figure karakterizas tiujn, kiuj ŝatas pasigi sian tempon legante librojn.

La 29-an de majo 2019, Anobii Ltd estis vendita al la itala poŝtelefona kaj programista kompanio Ovolab[4][5].

Ecoj de Anobii redakti

Anobii ebligas foliumadon de alies librobretaroj kaj aŭtomate kalkulas ilian kongruecon kun la librobretaro de la uzanto, en formo de procentaĵo. Per tiu ĉi ilo oni povas trovi la librarojn plej similajn al sia kaj ricevi sciigojn pri novaj libroj kaj aŭtoroj kiujn geamikoj kaj proksimuloj aldonos al la retejo. Krome, per Anobii eblas kalkuli statistikojn pri sia librokolekto, kiel ekzemple la kvanto da paĝoj legataj jare, la kvanto da vizitantoj al nia reta librobretaro, la kvanto da uzantoj kiuj malkovris novajn librojn danke al ni.

Eblas aldoni librojn al la propra reta bretaro per ISBN kodo aŭ per rekta serĉado de la titolo. Uzantoj rajtas modifi la kovrilojn de libroj se ili ne aperas aŭ malĝustas pro manko en la ena serĉilo.

Apo redakti

Estas aplikoj kaj por iPhone kaj por Android per kiuj eblas skani la strekkodon de iu ajn libro por akiri recenzojn kaj bibliografiajn informojn, aldoni la koncernan libron al dezirlisto aŭ dezirlisto kaj rapide alŝuti vian personan bibliotekon al Anobii.

Referencoj redakti

  1. (eo) Stanislavo Belov (2011-11-06) Konfeso de librovermulo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita la 10-an de januaro 2022.
  2. Web 2.0.
  3. Web 2.0 'Made in Hong Kong'. Arkivita el la originalo je 2007-11-21. Alirita 2010-10-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-11-21. Alirita 2010-10-12.
  4. (it) Andrea Trapani, Anobii cambia proprietà, Tecnogazzetta, la 29-an de majo 2019.
  5. (it) Ovolab cresce con l’acquisizione di anobii, il social network dei libri Arkivigite je 2020-08-06 per la retarkivo Wayback Machine, la 29-an de majo 2019, alirite la 10-an de januaro 2022

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti