AS-28 estas eta submarŝipo de la Rusa Mararmeo kun longo de 13.5 m, alto de 5.7 m kaj kiu povas subakviĝi ĝis profundo de 1000 m.

AS-28

Unu ekzemplero el tiu mergiĝis la 5-an de aŭgusto de 2005 ĉe Kamĉatko kaj kies helico plektiĝis en fiŝistan reton, surgrundajn kablojn, kio malebligis la surakviĝon el profundo de 190 m. Oni povis savi la 7-anan teamon nur helpe de la brita mararmeo, kiu kunhelpis per subakva roboto Scorpio. La ruĝa-blanke stria submarŝipo supreniĝis la 7-an de aŭgusto, post distranĉo de la fiŝista reto kaj la kabloj de la marborda milita observa sistemo.

Vidu ankaŭ redakti