Por samtitola artikolo vidu la paĝon A Bridge Too Far (filmo).

A Bridge Too Far (Ponton tro for), ne-fikcia libro de Cornelius Ryan publikigita en 1974, rakontas la historion de Operaco Market Garden, malsukcesinta provo de Aliancanoj enrompi la germanajn liniojn en Arnhem en la okupata Nederlando dum la Dua Mondmilito en septembro 1944. La titolo de la libro devenas de rimarko farita de Brita Lt. Gen. Frederick Browning, vic-komandanto de la Unua Alianca Aerportita Armeo, kiu diris al Marŝalo Bernard Montgomery antaŭ la operaco, "Mi pensas ke ni eble iras ponton tro for".

A Bridge Too Far
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Cornelius Ryan
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldonejo Simon & Schuster
Ĝenro milito
vdr

Antaŭ la libro de Ryan, "Market Garden" estis klasika ekzemplo de venkintoj verkantaj la historion. Tiamaj popularaj rakontoj de la Dua Mondmilito emis tute ne mencii la batalon, mencii ĝin preterpasante aŭ meti ĉirkaŭfrazon de Montgomery pri ĝi kiel "partan sukceson".

A Bridge Too Far estis respondeca por altiri la atenton de la ĝenerala publiko al la tuta amplekso de tiu masiva operaco, inluzive kolekton de eraroj kaj miskalkuloj, samtempe prilumante la ekstreman bravecon de ties partoprenantoj.

El la libro estis elfarita filmo en 1977 titolita A Bridge Too Far, kun plena rolularo inkluzivanta Michael Caine, Sean Connery, Anthony Hopkins, kaj Robert Redford.

Vidu ankaŭ redakti