Aa-rivero (Bocholt)

Aa-rivero de Bocholt (germane: Bocholter Aa, en Nederlando: Aa-strang) estas flanka rivero de Malnova Iselo. Ĝi havas proks. 51 kilometrojn da longeco, el kiuj la ĉefa parto fluas tra Germanio kaj dum la restaj kvin kilometroj tra Nederlando.

Aa-rivero (Bocholt)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 55,8 km
Fluo
Geografio
Landoj Germanio
Regionoj Nordrejn-Vestfalio
vdr
Aa tuj ĉe la landlimo de Germanio al Nederlando

La rivereto komencas inter Borken kaj Coesfeld kaj fluas okcidenten apud Bocholt. Apud Suderwick ĝi atingas la german-nederlandan landlimon. Je du kilometrojn ĝi servas kiel limrivero kaj en Nederlando fluas en la riveron Malnova Iselo.