Abatejo de Fontenay

La Abatejo de Fontenay estas franca monaĥejo de Marmagne (departemento Côte-d'Or), unu el la plej simbolaj de la cistercia arto. Bernardo de Clairvaux ĝin fondis sendante monaĥojn de sia abatejo de Clairvaux kaj ĝia konstruado, tre bone konservita iĝis modelo dum la ekspansio cistercia en Eŭropo en la postaj jarcentoj.

Abatejo de Fontenay
Cistercia monaĥejo [+]

Koordinatoj47° 38′ 23″ N, 4° 23′ 22″ O (mapo)47.6396614.389327Koordinatoj: 47° 38′ 23″ N, 4° 23′ 22″ O (mapo)
Areo0,06 km² (5,77 ha) [+]
Map
Abatejo de Fontenay

Vikimedia Komunejo:  Cistercian Abbey of Fontenay [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Lando  Francio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iv
Fonto 165
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 47° 38′ 23″ N, 4° 23′ 22″ O (mapo)47.6396614.389327
Registra historio
Registrado 1981  (5-a sesio)
Plie 2007

Geografia lokigo sur la mapo : Côte-d'Or

Abatejo de Fontenay (Côte-d'Or)
Abatejo de Fontenay (Côte-d'Or)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Abatejo de Fontenay (Francio)
Abatejo de Fontenay (Francio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La abatejo apartenis al la cistercianoj kaj situas en Francio, proksime al la rivero Brenne en la historia regiono de Burgonjo. Ĝi estis fondita en 1119. La konsekrado de la preĝejo okazis en 1147 de la papo Eŭgeno la 3-a, iama cistercia monaĥo de Clairvaux, en pompa ceremonio al kiu venis dek kardinaloj, ok episkopoj kaj ĉiuj abatoj cisterciaj.

La abatejo konservas la unuajn konstruaĵojn, nur la refrektorio forperdiĝis en la 18-a jarcento kiam ĝi falis. Krom la tipe religiaj konstruaĵoj ĝi ankaŭ konservas kolombejon, panejon, muelejon kaj forĝejon. Ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 1981.