Abdel-Krim

Abdel-Krim ( 1882, Agadir, Maroko – 6-an de februaro 1963, Kairo, Egiptio) estis gvidanto de kontraŭstara movado dum la Rif-milito, kontraŭ la hispana kolonia regado. Li fondis la Rif-Respublikon (1921–1926). Lin povis venki nur la soldat-nombra kaj teknika supereco de la koloniistoj.

Abdel-Krim
Persona informo
محمد بن عبد الكريم الخطابي
Naskiĝo 12-an de januaro 1882 (1882-01-12)
en Ajdir,  Maroko
Morto 6-an de februaro 1963 (1963-02-06) (81-jaraĝa)
en Kairo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Religio islamo vd
Lingvoj arabaitalafrancahispanaangla • Tarifit • Berbera lingvaro vd
Ŝtataneco Maroko vd
Alma mater Universitato de Al-Karaŭino vd
Familio
Patro Abdelkrim Khattabi vd
Gefratoj Mhamed Abd el-Krim vd
Profesio
Okupo kadiopolitikistoĵurnalisto • rezistobatalanto • verkistoprezidantotradukisto vd
Laborkampo politikoĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro estis influa membro de la berbera tribo Banu Uriaghel. Li konatiĝis ne nur kun la tradicia muslima edukado, sed kun la hispana edukado, poste li laboris kiel sekretario en la Ofico de la Indiĝenaj aferoj. Oni nomumis lin en 1915 islama ĉefjuĝisto („Kadi al-Kudat”) de la distrikto de Melilla. Li samtempe instruis en hispanaraba lernejo de Melilla kaj redaktis araban parton de la ĵurnalo El Telegrama del Rif.

Ekkonante la hispanan protektoratan administradon, li seniluziiĝis pri tio kaj poste ekagadis kontraŭ tio. La hispanoj punis lin je prizono, el kiu li sukcese fuĝis kaj oni elektis lin en 1918 denove kiel muslima ĉefjuĝisto de Melilla. Li forlasis la oficon en 1919 kaj reiris al Agadir.

Baldaŭ aliĝis al li lia frato, kiu iĝis poste lia ĉefkonsilisto kaj komandanto de la rifa armeo. Ili komencis organizi la kontraŭstaron kaj en somero de 1921 atingis gravajn sukcesojn (detale batalo de Annual)

Li elkriis la Rif-respublikon, unuigis la tribojn, elkonstruis administradon, pludaŭrigis la atakojn kontraŭ la koloniaj taĉmentoj. Liaj taĉmentoj en 1925 preskaŭ atingis la urbon Fez.

La hispanaj-francaj unuigitaj fortoj venkis liajn taĉmentojn en 1926 kaj li mem kapitulaciis la 27-an de majo. La venkintoj forpelis lin al insulo Reunio, en la Hinda Oceano. Li ricevis permeson en 1947 por setliĝi en Francio. Tiam li forlasis Reunion, sed dumtempe en Egiptio ricevis politikan azilon.

Li prezidis dum kvin jaroj en la Araba Okcidenta Liberiga Komisiono. Kiam Maroko sendependiĝis, la reĝo Muhamado la 5-a petis lin hejmenveni. Abdel-Krim rifuzis tion, dum francaj trupoj ĉeestas en norda Afriko.