Abdelmajid LAKHAL (arabe عبد المجيد لكحل naskiĝis la 29-an de novembro 1939 en Bizerto, Tunizio, mortis la 27-an de septembro 2014 en Tunizo) estis tunizia aktoro kaj reĝisoro de teatro.

Abdelmajid Lakhal
Abdelmajid Lakhal en aŭgusto 2006, dum intervjuo en Hôtel Saint-Georges en Tunizo.
Abdelmajid Lakhal en aŭgusto 2006, dum intervjuo en Hôtel Saint-Georges en Tunizo.
Persona informo
عبد المجيد لكحل
Naskiĝo la  29-an de novembro 1939(nun 1939-11-29)
en Tunizio Bizerto, Tunizio
Morto la 27-an de septembro 2014 (74‑jara)
en Tunizio Tunizo, Tunizio
Tombo Jebel Boukornine vd
Lingvoj arabafrancaitalaangla vd
Ŝtataneco Franca protektorato de TunizioTunizio vd
Profesio
Okupo aktoroteatra reĝisoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1950 - nuntempo
Verkado
Verkoj The Messiah ❦
Fatma 75 ❦
Jesus of Nazareth ❦
Le baruffe chiozzotte ❦
La mevo ❦
Day of the Falcon vd
En TTT http://www.abdelmagidlakhal.com
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jen aktoro, kiu neniam emeritiĝos[1]

Biografio redakti

Naskiĝinta en Bizerto, li trapasis sian tutan junecon en Hammam Lif. 9-jaraĝa en 1948, li ekhavis sian unuan rolon en Khatimatou Ennafaf. 16-jaraĝa, li lanĉis sin en teatran karieron: li tiam partoprenis en teatra grupo de junaj komediistoj de Hammam Lif.

Post militservo en 1964, li partoprenis kiel help-reĝisoro en la teatraĵo Hamleto reĝisorita de Aly Ben Ayed kaj prezentita en Hammamet en 1968. En 1971, li faris sian unuan profesian reĝisoradon en Huit Femmes de Robert Thomas antaŭ ol reĝisori teatraĵon La Venecia Komercisto de William Shakespeare en 1974.

En 1982, li ludis la rolon de Magid en La Noce de Luce Berthommé, reludita en la sceneja reapero de Théâtre du Lucernaire en Parizo; Li ankaŭ partoprenis en la reludado de Jafabule de Christian Le Guillochet.

Li ankaŭ fariĝis organizanto de turneoj kaj ĝenerala inspektoro de la Teatra trupo de la urbo Tunizo. Tiu ĉi iris trifoje al Parizo (Théâtre de la Ville), ankaŭ al Alĝerio, al Maroko, al Libio, al Vieno, al Egiptio, al Libano, al Irako, al Kuvajto kaj al Kataro.

Lia gepatra lingvo estas la araba kaj li ankaŭ flue parolas la francan, la italan kaj la anglan.

Abdelmajid Lakhal mortis la 27-an de septembro 2014,[2] estis enterigita en la sama tago en la tombejo de Boukornine, Hammam Lif.[3]

Filmografio redakti

Televido redakti

Elsendoj en Tunizio komenciĝis en 1966

  • 1967: Le quatrième acteur de Noureddine Kasbaoui
  • 1967: Le Médecin malgré lui de Molière
  • 1967: L'Avare ou l'École du mensonge de Molière
  • 1970: Interdit au public de Roger Dornès kaj Jean Marsan
  • 1973: J'avoue de Hamadi Arafa
  • 1974: Histoire d'un poème de Noureddine Chouchane
  • 1976: Ziadatou Allah II de Ahmed Harzallah (felietono en kvar epizodoj)
  • 1983: Yahia Ibn Omar de Hamadi Arafa (felietono en kvar epizodoj) (unua premio por interpretado)
  • 1984: Cherche avec nous de Abderrazak Hammami (monata telefilmo elsendita dum kvar jaroj)
  • 1985: El Watek bellah el hafsi de Hamadi Arafa (felietono en kvar epizodoj)
  • 1989: Cantara de Jean Sagols (felietono-produktado de Antenne 2)
  • 1991: Les gens, une histoire de Hamadi Arafa
  • 1992: Autant en emporte le vent de Slaheddine Essid (tunizia felietono en dek kvar epizodoj)
  • 1994: Par précaution de Safoudh Kochairi
  • 1996: L'homme de la médina de Paolo Barzman
  • 1996: Abou Raihana de Fouaz Abdelki (30 epizodoj)
  • 1999-2001: Souris à la vie de Abderrazak Hammami (duoble 30 epizodoj)

Teatro redakti

Amatora reĝisoro redakti

  • 1960: Les femmes en danger de Ezzeddine Souissi kun la trupo de Union générale des étudiants tunisiens
  • 1964: Georgo Dandin de Molière kun la trupo de la Renaissance
  • 1974: La Vie est belle (opereto) kun la trupo de teatro El Manar
  • 1985: La Vie de temps à autre de Salah Zouaoui kun la trupo de la urbo de Bizerto
  • 1988: Nahar al jounun (Frenezo) de Frej Slama laŭ Taoufik Hakim kun la trupo de la Kulturdomo Ibn-Khaldoun

Profesia reĝisoro redakti

  • 1971: Huit Femmes de Robert Thomas (traduko)
  • 1974: La Venecia Komercisto de William Shakespeare (traduko), en malfermo de Internacia Festivalo de Carthage
  • 1977: Sanga Nupto de Federico García Lorca (adapto)
  • 1978: Une nuit des mille et une nuits de Noureddine Kasbaoui
  • 1979: Bine Noumine (Inter du sonĝoj) de Ali Douagi (opereto), en malfermo de Internacia Festivalo de Monastir
  • 1981: El Forja (La Spektaklo) de Lamine Nahdi, en malfermo de Printempa Festivalo en Théâtre municipal de Tunis
  • 1985: La Jalousie de Mohamed Labidi
  • 1986: Volpone de Jules Romains kaj Stefan Zweig (traduko de Mohamed Abdelaziz Agrebi)
  • 1987: Ettassouira de Abdessalem El Bech
  • 1991: Le quatrième monde de Abdellatif Hamrouni, en malfermo de Nacia Festivalo de La Goulette
  • 2000: El Khsouma (Bruego en Chioggia) de Carlo Goldoni (adapto)
  • 2003: Fine Essaada de Taoufik Hakim (adapto)
  • 2005: Al-Nawres (Laro) de Anton Ĉeĥov (traduko)

Bildoj redakti

Referencoj redakti

Nomumoj kaj rekompencoj redakti

  • 1983: Unua premio pro vira interpretado en Festivalo de Arabaj Televidoj
  • 1989: Oficiro de Kultura Merito

Eksteraj ligiloj redakti