Abdero (ĉeĥe Kocourkov) estas elpensita vilaĝo, kiu estas okazejo de multaj komikaj okazintaĵoj pri la abderaj loĝantoj, kiuj faras ĉion necele kaj malsukcese, en rivero estas ekzemple tabelo, kiu devas averti antaŭ danĝero de baniĝado dum alta akvo: "Tuj kiam la akvo ascendos en la rivero super tiu ĉi tabelo, la baniĝado estas malpermesita."

Prokop Chocholoušek: Kocaurkow (titula paĝo, 1847)

Abdero estiĝis verŝajne en buŝa rakontado kaj ĝi venis el ĝi pli poste ankaŭ en literaturon.

Sian Abderon havas ankaŭ diversaj nacioj, ekz. en antikva Grekio tiun ĉi rolon ludis Abderoj, sed kiuj estis urbo vera. En la franca literaturo aperas simila urbeto Brétizy. La germana urbo de stranguloj estas Schilda.