Abdulĥakim Ismailov

Abdulĥakim Isakoviĉ ISMAILOV, ruse Абдулхаким Исакович Исмаилов, (naskiĝis la 1-an de julio 1916, mortis la 16-an de februaro 2010 en urbo Ĥasavjurt en Dagestano) estis sovetia soldato kaj Heroo de Sovetunio.

Abdulĥakim Ismailov
Persona informo
Исмайиланы Абдулгьаким Исакъны уланы
Naskiĝo 1-an de julio 1916 (1916-07-01)
en Aksay
Morto 17-an de februaro 2010 (2010-02-17) (93-jaraĝa)
en Ĥasavjurt
Ŝtataneco Sovetunio vd
Profesio
Okupo militisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hisado de flago sur Reichstag.

Ismailov deĵoris en Ruĝa Armeo ekde la jaro 1939. Li travivis historian sangan batalon je Stalingrado en 1942 - 1943, en kiu Sovetunio fine venkis kaj kiu signifis komencon de retiriĝo de naziaj soldataroj el Sovetunio.

Abdulĥakim Ismailov enpaŝis en la historion, kiam komune kun pluaj du sovetaj soldatoj fotografis lin fotografiisto de agentejo TASS sur regna kongresejo en 1945 post konkero de Berlino. Fakte temis pri enscenigita fotografio, sed malgraŭ tio ĝi fariĝis simbolo de malvenko de Adolf Hitler.

Eksteraj ligiloj redakti