Abe Holzmann

usona komponisto

Abe (Abraham) HOLZMANN (la 19-an de aŭgusto de 1874 en Novjorko - la 16-an de januaro 1939) estis usona komponisto de malpeza muziko.

Abe Holzmann
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1874 (1874-08-19)
en Nov-Jorko
Morto 16-an de januaro 1939 (1939-01-16) (64-jaraĝa)
en East Orange
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Lia patro, Jacob Holtzman, estis enmigrinto de GermanioHungario. Li ricevis sian muzikan edukon, kiu inkludis teorion, komponadon kaj pianoludon, en Germanio kaj poste ĉe la Konservatorio de Muziko en Novjorko.

Holtzman komponis mallongajn pecojn de ragtimmuziko, same kiel marŝojn kaj valsojn. La plej multaj el liaj verkoj estis publikigitaj ĉefe en Usono. Multaj verkoj estas en la voĉa bando de multaj filmoj kaj televidserioj.

En 1901, okaze de la elekto de Theodore Roosevelt kiel Prezidanto de Usono, Holtzman verkis sian plej faman verkon - La Marŝo Blaze Away!.

Tiu ĉi verko estas fama en la tuta mondo en diversaj ensembloj, ĉefe por blovinstrumentaj bandoj.

 
Smokey Mokes, fama verko de Holzmann de 1901.

Elstaraj verkaĵoj redakti

  • A-la-carte (1915)
  • Alagazam (1902)
  • Blaze-Away! (1901)
  • Bunch O' Blackberries (1899)
  • Calanthe (1900)
  • Cowperthwait Centennial March (1907)
  • Flying Arrow (1906)
  • The Hand That Rocks The Cradle Rules The World (1901)
  • Hunky Dory (1900)
  • Love-Land (1905)
  • Old Faithful (1908)
  • The Rialto (1916)
  • Smokey Mokes (1899)
  • Spirit of Independence (1912)
  • Symphia (1902)
  • Uncle Sammy (1904)
  • The Whip (1908)
  • The Winning Fight (1911)
  • Yankee Grit (1905)

Eksteraj ligiloj redakti