Abel BURJA (naskiĝis en Berlino 1752, mortis en 1816) estis germana protestanta pastro, filo de ekzilita franca familio. Intelekte tre aktiva, li kreis pasilalion, optikan telegrafon kaj estis unu el kreantoj de metronomo (1790). Pro lia verko pri telegrafado, oni konsideras lin unu el kreantoj de binara kodo.

Abel Burja
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1752 (1752-08-30)
en Berlino
Morto 16-an de februaro 1816 (1816-02-16) (63-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Li estis "dua klasa muzikregistoro" kaj instruisto pri matematiko en la franclingva lernejo en Berlino. En 1777 iĝis privatinstruisto de nobela rusa familio kaj revenante al Berlino en 1875 verkis Observations d’un voyageur sur la Russie, la Finlande, la Livonie, la Curlande et la Prusse kiu estas la unua priskribo de Estonoj en la franca.

Li ankaŭ estis geometro kaj amiko de Giacomo Casanova, kaj, kiel ano de Reĝa Prusa Akademio de Sciencoj, prezentis matematikan verkon de Casanova en Berlino.

Vidu ankaŭ redakti

Verkoj redakti

  • Observations d’un voyageur sur la Russie, la Finlande, la Livonie, la Curlande et la Prusse. Jean-Edme Dufour & Ph. Roŭ. Maastricht, 1787.