Abel GANCE (naskiĝinta la 25-an de oktobro 1889 en Parizo; mortinta la 10-an de novembro 1981 en Parizo) estis franca filma reĝisoro kaj pioniro de la kinofilmo.

Abel Gance
Persona informo
Abel Gance
Naskonomo Abel Eugène Alexandre Péréton
Naskiĝo 25-an de oktobro 1889 (1889-10-25)
en rue de la Charbonnière, 18-a arondismento de Parizo
Morto 10-an de novembro 1981 (1981-11-10) (92-jaraĝa)
en rue de l'Yvette, 16-a arondismento de Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Tombejo de Auteuil vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Chaptal vd
Familio
Edz(in)o Sylvie Gance vd
Profesio
Okupo scenaristo • filmaktoro • filmreĝisorofilmproduktorofilmmuntisto • reĝisoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La aktoro redakti

Abel Gance naskigis kiel ekstergeedza filo de bonhava kuracisto Abel Flamant. Li alkreskis ĉe sia patrino Francoise Perethon devenanta el la laborista klaso, kiu pli malfrue geedziĝis kun sia amiko Adolphe Gance. Laŭ instigo de la gepatroj Gance komencis profesian edukadon ĉe advokato, sed jam en al aĝo de 19 jaroj lin allogis la teatroscenejo en Bruselo. Reveninte Parizon li unuafoje prezentis aktore jam en 1909 en la filmo Moliére de Léonce Perret. Post pliaj mallongaj filmoroloj Gance ankaŭ ellernis la verkadon de scenaroj. Aktorado tamen ne sufiĉe vivtenis lin, kaj Gance vivis tiutempe en tre mizeraj cirkonstancoj. Pro nesufiĉa nutriĝo li malsaniĝis je ftizo, sukcesis tamen venki iom post iom ĉi tiun malsanon.

La reĝisoro redakti

En 1911 Gance fondis filmproduktan firmaon kaj unuafoje reĝisoris en propra filmo, La Digue, kiu tamen, same kiel multaj el liaj fruaj filmoj, ne sukcesis. Ĉagrenite Gance nun refoje iris al teatro kaj volis en la memverkita kvinhora peco Victoire de Samothrace prezenti kun Sarah Bernhardt en la ĉefrolo. La peco supozeble estus sukcesinta, se ne la eksplodo de la Unua Mondmilito estus malebliginta la unuan prezentadon. Pro sia ankoraŭ malbona sanstato Gance ne devis partopreni bataladojn kaj li sukcesis trovi profitdonan dungitecon kiel reĝisoro ĉe la societo Film d'Art. La filmoj Mater Dolorosa (1917) kaj La Dixieme Symphonie (1918) estis sukcesaj kaj Gance akiris famon kiel „sovaĝa eksperimentemulo“ kun filmteknikaj rimedoj kiel proksimdistanca filmado kaj kameroveturoj. Pro tio li elskermis kelkajn disputojn kun la estraro de la filmfirmao.

Nun Gance tamen ja devis servi dum la lasta fazo de la Unua Mondmilito, sed estis malrekrutigita mallongan tempon poste pro vundiĝo per iperito. Li petis tamen, ke li estu denove enigata en la armeon, por povi laŭ sia nova filmideo titole J'accuse (Mi akuzas, 1919, kiun li en 1938 denove faris interalie kun Jean-Louis Barrault) filmkapti realismaj militscenojn. La triangula melodramo neatendite fariĝis sukcesa en tuta Eŭropo kaj estis la unua eŭropa filmo, kiu enligis verajn scenojn de militagoj en fikcian filmhistorion. Liaj eksperimentemaj, rapidaj filmtranĉoj ankaŭ estus influontaj la reĝisorojn Sergej Ejzenŝtejn kaj Vzevolod Pudovkin je iliaj verkoj.

Dum la venonta filmo La Roue (1923) Gance kaj sia dua edzino Ida Danis malsaniĝis pro gripo, de kiu ja Gance resaniĝis, ne tamen lia edzino. Ŝi mortis mallonge antaŭ publikado de la filmo. Pro aflikto Gance forlasis Eŭropon kaj vojaĝis en Usonon. La vojaĝo fariĝis tutlanda kampanjo por lia filmo J’Accuse!, kaj Gance ricevis treege profitpromesajn ofertojn el Holivudo, kiun li tamen dankeme rifuzis. Per la produktadsistemo de Holivudo li ne povis feliĉi. Unu el la plej feliĉaj momentoj por Gance estis la laŭdo de la holivuda reĝisoro David Wark Griffith dum prezentado de la filmo J’Accuse! , mallongigita por Usono, en Novjorko. Je la demando, kion do la film akuzas, Gance respondis: „La militon kaj ĝian stultecon!“ Reveninte Francion, Gance rikoltis grandan konsenton por sia nova filmo La Roue, jen aparte pro la muntotekniko.

En 1927 Gance kreis sian plej konatan filmon: Napoléon, kiu estis nomata „leksikono de filmtekniko“, ĉar ĝi ja enprenis ĉiujn filmteknikojn ĝis tiam konatajn de la finiĝanta silentfilmo-epoko en unu filmon. Ĝi montris interalie kolorfilmajn kaj tridimensiajn registraĵojn same kiel la unuajn larĝekranajn scenojn faritajn per tri kameroj. Ĉi tiujn projekciis tri projekciiloj sur gigantan kurban ekranon, anticipante per tio tiajn filmformatojn kiel Cinerama, Cinemiracle kaj Cinemascope. Por la finfina versio antaŭ la disdonado Gance tamen elprenis, escepte la 3-projekciilajn scenojn, ĉiujn kolorajn kaj tridimensiajn scenojn el la filmo, timante, ke li tro konfuzus la publikon. Tamen la filmo ricevis staraplaŭdon je sia unua prezentado en Parizo. Post tio la filmo estis prezentata nur en ok eŭropaj urboj, ĉar nur malmultaj kinejoj plenumis la postulojn al la projecitekniko. Por Usono MGM akiris la dismontraj rajtojn, decidiĝis tamen prezenti la filmon en per tri projekciiloj, nekompreneble argumentante, ke tio ĝenus la enkondukon de la sonfilmo. La rezulto estis malsukceso ĉe la kinejaj kasgiĉetoj en Usono.

La filmo Napoléon estis la lasta, en kiu Gance povis utiligis sia propran kreopovon. Liaj postsekvaj sonfilmoj estis produktataj por studioj, kiuj rezignis pri eksperimentoj. Tamen Gance ankaŭ dum la sekvaj jaroj foje turniĝis al sia majstroverko. La filmo ricevis ekzemple en 1934 tridimensiajn sonefektojn per tiel nomata piktografo.

Dum sia resta vivo Gance kritikis filmhistoriistojn, kiuj laŭ li ne koncedas al la filmon Napoléon la rangon, kiun ĝi meritas. Finfine la brita reĝisoro Kevin Brownlow pasigis du jardekojn per la riparo kaj kunigo de ĉiuj scenoj de la majstraĵo. La novprezentado kun filmmuziko de Carl Davis okazis en 1979 je Londono. Ĝi fariĝis grandioza sukceso. En 1981 oni prezentis la filmon kun la muziko de Carmine Coppola en produktaĵo de ties filo Francis Ford Coppola, kaj per tio ĝi ankaŭ en Usonon gajnis tiun sukceson, kiun ĝi meritas en la filmhistorio.

Feliĉe Gance vivis sufiĉe longe por ankoraŭ kunvivi la sukceson de sia filmo. Li planis lastan filmon pri Kristoforo Kolumbo, kiam li mortis en la aĝo de 92 jaroj.

Filmoj redakti

  • Mater Dolorosa (1917)
  • La Dixieme Symphonie (1918)
  • J'accuse (1919)
  • La Roue (1923)
  • Napoléon (1927)

Eksteraj ligiloj redakti