Abelvakso estas palflava, flava aŭ bruna substanco. Ĝi estas grasosimila kun fandopunkto de 62-64 Co, sed ĝi jam elastiĝas je 30-32 Co. Ĝi estas sekreciata en la vaksoglandoj de la junaj laborabeloj kiel materialo por iliaj abelĉelaro. Ĝi estas kutima produkto de la abelbredado. La vaksoenteno de la abelĉeraro estas 3-4 jare elkuirita, elpresita. Ĝi estas deponita en bloko, parte foruzata loke, parte vendata. La abelvakso estis uzata por lumigo kiel kandelo, meĉujo. Nuntempe perdis sian gravon post ekkono de plantaj, bestaj, mineralaj vaksoj. Ĝi uzatas nuntempe por ŝmirajoj en kuracado kaj por diversaj industriaj celoj.

Koloroj redakti

Ĝi estas nature flava (flava vakso), sed oni surmerkatigas ĝin blankiginte (blanka vakso).

Priskribo redakti

Abelvakso estas vakso, el kiu la abeloj konstruas sian ĉelaron. Tiun vakson ili produktas mem. Abelvakso estas substanco uzata de la homo ekde la prahistorio. Ĝi havas specifajn ecojn, kiujn la artefarita vakso ne posedas; tial la abelvakso fariĝis dezirata krudmaterialo por multaj bezonoj. Tre ofte oni uzas vakson por la produktado de kosmetikaj varoj kiel ekz. haŭtkremaĵoj kaj lipfarboj. Ĝi protektas la haŭton kontraŭ sunradioj, malvarmo kaj ceteraj mediaj influoj, faras ĝin mola kaj elasta.

Vakso posedas ankaŭ antisepsajn kaj inflamĝenajn ecojn. Ĝi akcelas la resanigon de cikatroj kaj vundokrustoj. Estante miksita kun kruda propoliso aŭ ties ekstrakto ĝi efikas precipe bone.

La kandeloj el abelvakso havas tre delikatan aromon, estas riceveblaj en plej diversaj formoj kaj tial estas ŝatataj donacoj.

Ĥemio redakti

La abelvakso kemie konsistas ĉefe el estero de palmitata acido kaj miricil-alkoholo: C15H31COOC30H61

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti