La abeoj estas etno en Ebur-Bordo en Okcidentafriko. La etno havas proksimume 200.000 personojn, kio estas 1,4% de la tuta loĝantaro. Ili plejparte vivas en la regiono de la urbo Agbovilo (Agboville). En tiu urbo ili estas la loĝantarplimulto.

Abeoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La abeoj estas subgrupo de la akanoj, al kiu apartenas ankaŭ la plejparte en Ganao loĝantaj aŝantioj, el kiu la abeoj formigris. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj la abeoj fuĝis antaŭ la sklavĉasado el la Or-Bordo al la Ebur-Bordo. La deviga laboro kaj la konstruado de la Abiĝan-Niĝer-fervojo tra ilia loĝregiono kaŭzis en 1905 ribelon, kiun la franca kolonia potenco nur apoge de 1400 senegalaj pafistoj povis venki. Kelkajn el la gvidantoj oni deportis al Franca Kongo kaj Centrafriko. La urbo Rubino norde de Agbovilo (Agboville) estas konstruita sur la batalkampo de unu el la militeroj kaj havas la nomon de unu el la tiamaj oficiroj de la kolonia armeo.