Aberdeen (Vaŝingtonio)

Aberdeen ("Abe din'", aŭ pli precize, laŭ IFA, [ˈæ bɚ diːn]) estas havenurbo en Kantono Haveno Gray, ĉe golfeto ("Grays Harbor") de la usona pacifika bordo. Aberdeen estas fondita de frua setlinto Samuel Benn kiu registris planon en 1884. La loĝantaro nombris 16 461 laŭ la censo de 2000. Ĝi estas la ekonomia centro de Kantono Grays Harbor, situante inter la urboj Hoquiam and Cosmopolis. Aberdeen ofte priskribiĝas kiel la "Pordego de la Olimpia duoninsulo" aŭ kiel la "Akuŝejo de la Grunĝo," pro tio ke Kurt Cobain kaj aliaj fondintoj de Nirvana venis de Aberdeen.

Aberdeen
urbo de Usono

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 98520
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 17 013  (2020) [+]
Loĝdenso 532 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 59′ N, 123° 49′ U (mapo)46.975361111111-123.81572222222Koordinatoj: 46° 59′ N, 123° 49′ U (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 32,009173 km² ( 320 0.9 173 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Aberdeen (Vaŝingtonio)
Aberdeen (Vaŝingtonio)
DEC
Aberdeen
Aberdeen
Situo de Aberdeen
Aberdeen (Usono)
Aberdeen (Usono)
DEC
Aberdeen
Aberdeen
Situo de Aberdeen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aberdeen, Washington [+]
vdr
Tributo al Kurt Cobain en Aberdeen. "Come as You Are" estas kanto de Nirvana.

Aberdeno estas la hejmhaveno de la alta ŝipo Lady Washington, reproduktita kopio de malpli granda ŝipo uzita de la esploristo Kapitano Robert Gray, kiu stelule rolis en la du kinofilmoj pri la "Piratoj de Karibeo" (The Curse of the Black Pearl, 2003, kaj Dead Man's Chest, 2006.

Historio redakti

La fruaj setlantoj, kiuj venis al la orienta rando de Grays Harbor en la 1880-aj jaroj nomis la lokon Wishkah, laŭ la proksima rivero. Kelkaj tamen kontraŭstaris la nomon, kaj finfine oni renomis la urbon laŭ la nomo de loko entrepreno, salmo-enladigejo, kiu siavice ricevis sian nomon laŭ la urbo en Skotlando. Proksime situas alia malgranda komunumo, registrita en 1883, kiu nun portas la nomon Wishkah.

Kvankam ĝi nun estas la plej granda kaj konata el la tri urboj ĉe Grays Harbor, en la fruaj jaroj ĝi iom postrestis la najbarojn, Hoquiam kaj Cosmopolis.

Ĝemelurboj

Aberdeen havas du ĝemelurbojn: