Abertamy

urbo en Ĉeĥio

Abertamy (germane Abertham) estas montara urbo en Ĉeĥio, kiu havas 896 loĝantojn (2023). Ĝi situas en distrikto Karlovy Vary. Al la urbo apartenas ankaŭ loka parto Hřebečná. Ĝi estas alte situanta setlejo (900 m s. m.) kaj refreŝigeja centro sur montardorso de Ercmontaro, ok kilometrojn nordoriente de Nejdek.

Abertamy
germane Abertham
urbo
Vido al Abertamy
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Abertamy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Ostrov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Situo Abertamy
 - alteco 900 m s. m.
 - koordinatoj 50° 22′ 08″ N 12° 49′ 06″ O / 50.36889 °N, 12.81833 °O / 50.36889; 12.81833 (mapo)
Areo 8,70 km² (870 ha)
Loĝantaro 896 (2023)
Denseco 102,99 loĝ./km²
Unua skribmencio 1529
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 362 35
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0412
NUTS 5 CZ0412 554979
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Abertamy
Retpaĝo: www.abertamy.eu
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Merklín, Boží Dar, Pernink kaj Jáchymov.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la urbeto devenas el la jaro 1529.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 310
18803 605
18903 644
19004 010
19104 293
19213 512
JaroLoĝantoj
19303 824
19502 261
19611 715
19701 145
19801 156
19911 052
JaroLoĝantoj
20011 197
20111 213
20141 191
20161 094
20171 050
20181 016
JaroLoĝantoj
2019975
2020939
2021813
2022866
2023896

Transporto redakti

Tra la urbo kondukas ŝoseo II/219 en sektoro Pernink–Jáchymov. Plu tra ĉi tie kondukas ŝoseo III/2193 el Abertamy tra Hřebečná al Ryžovna, kie ĝi poste dividiĝas en tri direktojn: Horní Blatná, Potůčky, Boží Dar. Sude de la urbo troviĝas du skitreniloj (Plešivec, Abertamy).

Ĉirkaŭaĵo redakti

Plešivec (1028 m) - monto

Personecoj redakti

Rilataj temoj redakti

Pluaj fotoj redakti

Panoramo redakti

Panorama vido al Abertamy el belvedero sur Plešivec