Abomejo

urbo en Benino

Abomejo (france Abomey, esperantigebla ankaŭ Abomeo)[1] estas urbo en Benino.

Abomejo
Abomejo
Abomejo
Abomejo
urbo
Administrado
Ŝtato Benino
Departemento Zou (Benino)
Fondita 1615
Demografio
Loĝantaro 62,852
Geografio
Geografia situo 7° 11′ N, 1° 59′ O (mapo)7.18333333333331.9833333333333Koordinatoj: 7° 11′ N, 1° 59′ O (mapo)
Alto 221 m [+]
Areo 142 km² (14 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Abomejo (Benino)
Abomejo (Benino)
DEC
Abomejo
Abomejo
Situo de Abomejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abomey [+]
vdr
benzinovendejo surstrate en Abomejo

Ĝi situas norde de Kotonuo en distanco de 105 km.

Ĝi situas en Departemento Zu kaj estas ĉefurbo de Prefektejo Abomejo.

Ĝi estas tre fama pro la reĝaj palacoj de Abomejo, kiuj staras tie kaj estas Monda Heredaĵo de UNESCO.

Abomejo en Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko kaj poste prezentas la venontan ĉiĉeronon nome Sunĝata Kejta; tiu omaĝas la historian gravon de la areo:

 
 
Ili nun flugas super la Dahomeja grandurbo,
Abomej, kie staras la ĉefpalaco, loĝejo
de reĝo Gezo: lin impresas bildara kroniko,
homaj kaj bestfiguroj, en dimensio laŭesta,
ĉizitaj sur la ligno, kupraj aŭ bronze muaraj,
purformaj reliefoj pri l'historio popola.
Utnoa plu raviĝas per maskvizaĝoj ebonaj,
tamburoj, ringoj, dancoj; kaj nun rakontan eposon
li aŭdas, kiun tra jarcentoj nur buŝe la bardoj
recitos, dum foiroj, por placanaro korlule.[2] 

Notoj redakti

  1. paralele al Dahomeo, preferinda variaĵo de Dahomejo, por eviti misimpreson ke temus pri apliko de la esperantlingva sufikso -ej-
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 123-124.