La Abota sturno (Cinnyricinclus femoralis) estas relative malgranda specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj de la genro Cinnyricinclus.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Abota sturno
Abota sturno, masklo
Abota sturno, masklo
Abota sturno, ino
Abota sturno, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Cinnyricinclus
Cinnyricinclus femoralis
(Richmond, 1897)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas en tre malgranda teritorio (5,100 km²) de suda Kenjo kaj norda Tanzanio, kie ĝi estas rara. Ties natura biotopo estas la subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.

Ĝi estas minacata pro habitatoperdo ĉar ties arbara habitato malpliiĝas kaj laŭ etendo kaj laŭ kvalito, kio sugestas ke ankaŭ ties malgranda populacio (2,500 al 10,000) probable malpliiĝas kaj pro tio ĝi estas konsiderata "Vundebla". Ĝi videblas en montararbaroj de Monto Kenjo ĉe Naro Moru kaj Embu, aŭ plie en Kerita (Gatamaiju), parto de la Kikuyu Escarpment Forest, ĉe Nairobi kie videblis aroj de ĝis 40 individuoj. En Tanzanio ĉe Monto Kilimanĝaro kaj Kindoroko.

Ili povas fari sezonajn movojn.

Nomo redakti

La nomo de tiu afrotropisa specio rememoras al William Louis Abbott (1860-1936), usona naturalisto kaj kolektanto, kiu studis la naturon de la Orientaliso.

Priskribo redakti

Ĝi estas 16-18 cm longa, malgranda sturno de arbaroj, kun nigraj kapo kaj brusto kaj blankaj subaj partoj kaj flavoranĝa iriso. Ĝi estas simila al la parenca Violdorsa sturno, sed pli malhela kaj la kolora supra brusto subeniras centre okupante la tutan bruston. La Pigosturno, Speculipastor bicolor, havas rimarkindajn blankajn flugilmakulojn kaj loĝas en multe pli sekaj arbaroj.

La voĉo esta muzikeca kaj fajfeca, kies melodio supren- kaj subeniras. La kanto estas mallonga kaj altatona.

Ĝi estas gregema escepte dum la reprodukta sezono, kiam ĝi nestumas en arbokavaĵoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti