Abraham Cresques

juda kartografo el Palma de Majorko, Majorko (tiam parto de la Kronlando de Aragono) el la 14-a jarcento

Abraham Cresques (katalune [əβɾəˈam ˈkɾeskəs]), kies vera nomo estis Cresques (filo de) Abraham (naskiĝis en 1325, mortis en 1387), estis juda kartografo el Palma de Majorko, Majorko (tiam parto de la Kronlando de Aragono) el la 14-a jarcento. Kunlabore kun sia filo, Jehuda Cresques, Cresques estas kreditita kiel aŭtoro de la renoma Kataluna Atlaso de 1375.

Cresques
Parto de la Kataluna Atlaso de Cresques Abraham kaj lia filo Jehuda Cresques
Parto de la Kataluna Atlaso de Cresques Abraham kaj lia filo Jehuda Cresques
Persona informo
Naskiĝo 1325
en Palma de Majorko, Majorko
Morto 1387
en ?
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Kronlando de AragonoHispanio
Familio
Infano Jehuda Cresques
Okupo
Okupo kartografoilustristogeografo
Verkoj Kataluna Atlaso
Farhi Bible
vdr

Persona vivo redakti

Majorka Judo, Cresques estis majstro kartografo kaj fabrikanto de horloĝoj, kompasoj, kaj aliaj navigaciaj instrumentoj. Li estis supera membro de la "Majorka kartografia skolo".

la vera nomo de Abraham Cresques estis Eliça (a. k. k. Cresques) filo de Rabbi Abraham, filo de Rabbi Benaviste, filo de Rabbi Eliça. Eliça estante la nomo kiun li ricevus fariĝinte plenkreskulo sed konata kiel Cresques de Abraham (Cresques estante lia persona nomo, Eliça lia religia nomo, Abraham lia patronomo), sed la ordigo estas plej ofte renversita en posta literaturo. Lia filo, Jehuda Cresques, estis ankaŭ notinda kartografo.

La Kataluna Atlaso redakti

En 1375, Cresques kaj lia filo Jehuda ricevis taskon de Princo Johano de Aragono (la estonta Johano la 1-a de Aragono) fari aron da maraj mapoj kiuj irus preter la normalan geografian gamon de samtempaj portolanoj por ampleksi la Orienton kaj la Okcidenton, kaj ĉion kio, el la Ĝibraltara Markolo kondukas al la Okcidento. Por tiu ĉi laboro, al Cresques kaj Jehuda estus pagitaj 150 aragonaj oraj florenoj, kaj 60 majorkaj pundoj, respektive, kiel estas deklarite en dokumentoj de la 14-a jarcento de la Princo mem kaj lia patro Petro la 4-a de Aragono. Princo Johano intencis prezenti la mapon al sia kuzo Karlo (la estonta Karlo la 6-a de Francio) kiel donacon. En tiu jaro 1375 Cresques kaj Jehuda desegnis la ses mapojn kiuj konsistigis la Katalunan Atlason en sia domo en la Juda kvartalo de Palma de Majorko.

Verkoj atribuitaj al Cresques redakti

La Kataluna Atlaso de ĉirkaŭ 1375 estas la sola mapo kiu estis atribuita kun certeco al Cresques Abraham. Sed esplorantoj sugestis ke kvin aliaj ekzistantaj mapoj povus ankaŭ esti atribuitaj al Cresques, Jehuda kaj kelkaj aliaj laboristoj en la Ateliero de Cresques[1]. Kiel la Kataluna Atlaso mem, ĉi tiuj kvin mapoj (kvar portolanoj, unu fragmento de "mappa mundi"), estas nek subskribitaj nek datitaj, kaj ilia dato de farado estimita iam inter 1375 kaj 1400.

Laŭ Campbell, el la kvar portolanoj atribuitaj al la ateliero de Cresques, la mapoj de Napolo kaj Parizo estas pli ornamitaj ol la du aliaj, kun la mapo de Parizo (ĉ. 1400) aparte kiu plej similas al la trajtoj de la Kataluna Atlaso (ĉ. 1375)[4]. Tamen, la atribuo al la laborejo de Cresques estas nur provizora. Kiel Campbell notas, "Ke tiu ĉi grupo de mapoj estas tre parenca estas klare. Sed estas malfacile vidi, el nura kolora analizo, evidentaĵon por konfirmi ke tiuj ĉi kvar mapoj estis la produkto de superrigardita laboro en unusola ateliero."[4]

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Pujades (2007: p.63), Campbell (2011)
  2. (MS Esp 30)
  3. (It.IV,1912)
  4. 4,0 4,1 Campbell (2011)
  • Campbell, T. (2011) Anonymous works and the question of their attribution to individual chartmakers or to their supposed workshops, online
  • Pujades i Bataller, Ramon J. (2007) Les cartes portolanes: la representació medieval d'una mar solcada. Barcelona.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Abraham Cresques en la angla Vikipedio.