Abrikoto estas flava manĝebla frukto devena el Ĉinio, kiu disvastiĝis tre frue al Persio, kaj alvenis en Eŭropon el Armenio, fakto kiu donis al ĝi la sciencan nomon (Prunus armeniaca). Ĝi kreskas sur abrikotarboj.

Tutaj kaj duonigita abrikotoj

La vulgara nomo devenas de la latina nomo persica praecox (frua persiko), kiu iĝis arabe al-barikok (el praecox plus la araba artikolo).

Uzado redakti

Ĉiuj partoj de la frukto estas utiligeblaj. En Ladako, estas tradicie ekspluati ĝin sen ion malŝpari. La fruktopulpon oni manĝas freŝa aŭ sekigita dum vintro. Ene de la kerno, la "migdalon" oni frandas kiam matura kaj uzas por oleo kiam amara. Ankaŭ la oleo estas diversmaniere konsumebla: kiel kuirenda manĝebla oleo, kiel karburaĵo por lampoj aŭ kiel korpoŝmiraĵo por vigligi harojn, vilojnhaŭton. La krustan postrestaĵon post la ekstrakto de l'oleo oni donas al bestoj kiel manĝaĵon. Sekajn abrikotojn oni eĉ uzas por briligi metalojn, dum la ligno de tajlitaj abrikotarboj utilas por fari ilojn kaj muzikinstrumentojn.

Nekuirita abrikoto
(Vitamino-enteno en ĉiu 100g)
vitaminoj
vitamino C: 10,0 mg vitamino B1: 0,030 mg vitamino B2: 0,040 mg vitamino B3: 0,600 mg
vitamino B5: 0,240 mg vitamino B6: 0,054 mg vitamino B9: 0 µg vitamino B12: 0,00 µg
vitamino A: 1926 UI retinolo: 0 µg vitamino E: 0,89 µg vitamino K: 3,3 µg


Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti